Palestino (arabe فلسطين Filasṭīn), agnoskita oficiale kiel la Ŝtato Palestino (arabe دولة فلسطين Dawlat Filasṭīn) fare de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj entoj, estas de jure suverena ŝtato en Okcidenta Azio kiu postulas la teritoriojn de Cisjordanio (borde kun Israelo kaj Jordanio) kaj de la Gaza Zono (borde kun Israelo kaj Egiptio) kun Jerusalemo kiel ĉefurbo, kvankam ties administra centro estas nuntempe en Ramalaho.
La tuto de la teritorio postulita de la Ŝtato Palestino estis okupita ekde 1948 (vidu la israela-araba milito de 1948), unue de Egiptio kaj Jordanio kaj poste de Israelo post la Sestaga Milito en 1967. Palestino havis 5 051 953 loĝantojn en Februaro 2020, kio rankigas ĝin kiel la 121a ŝtato plej loĝata en la mondo.
Ŝtato Palestino | |||||
arabe فلسطين, Filasṭīn | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Fida'i | |||||
dividita lando • suverena ŝtato • neagnoskita ŝtato | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Jerusalemo | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | araba lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | Samaria hebrea lingvo, sud-levantena araba dialekto, moderna norma araba lingvo, nordokcident-arabia araba lingvo, samari-aramea lingvo | ||||
Loĝantaro | 5 227 193 (2021) | ||||
Horzono | UTC+02:00 | ||||
Interreta domajno | .ps | ||||
Landokodo | PSE | ||||
Telefona kodo | +970 | ||||
Politiko | |||||
Ŝtatestro | Maĥmud Abbas | ||||
Ĉefministro | Mohammad Shtayyeh | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | jordania dinaro | ||||
| |||||
Ŝtato Palestino | ||
---|---|---|
دولة فلسطين | ||
dividita lando • suverena ŝtato • neagnoskita ŝtato | ||
Komenco | 15-a de novembro 1988 vd | |
Antaŭe | Palestina Aŭtonomio vd | |
Geografia situo | , 35° 15′ 0″ O 3235.2532° 0′ 0″ N, 35° 15′ 0″ O | |
Lando(j) | Palestino vd | |
| ||
| ||
Fondinto(j) | Organizaĵo por Liberigo de Palestino vd | |
Membro de | Ligo de Arabaj Ŝtatoj • Organizaĵo de Islama Kunlaboro • Arab Bank for Economic Development in Africa • Araba Fonduso por Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo • Araba Monunua Fonduso • Interpol • Unesko • Internacia Civildefenda Organizaĵo • Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj • Internacia Civildefenda Organizaĵo • Tutmonda Pridogana Organizo vd | |
Lingvoj | ||
Posedatoj | Palestina Muzeo vd | |
La Ŝtato Palestino estis internacie agnoskita de 138 membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde 2012 havas statuson de observanto en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Palestino estas membro de la Araba Ligo, de la Organizo por Islama Kunlaborado, de la G77, de la Internacia Olimpika Komitato, kaj de aliaj internaciaj entoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝtato Palestino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.