La Internacia Olimpika Komitato, mallongigita IOK (france Comité international olympique, mallongigita CIO) estas organizaĵo kreita de Pierre de Coubertin la 23-an de junio 1894.
Ĝia celo estis la revivigo de la Antikvaj Olimpikaj Ludoj organizitaj en Grekio, kaj la organizado de tiu ĉi sporta renkontiĝo ĉiun kvaran jaron. La IOK ricevas siajn financajn rimedojn pere de anoncoj kaj vendado de Olimpikaj memoraĵoj, kaj ankaŭ pere de vendado de la televidaj kaj gazetaraj rajtoj. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Laŭzano, ĉefurbo de la Kantono Vaŭdo en Svislando.
Internacia Olimpika Komitato | |||||
---|---|---|---|---|---|
International Olympic Committee | |||||
neprofitcela organizaĵo • ne-registara organizaĵo • internacia sporta federacio | |||||
Komenco | 23-a de junio 1894 vd | ||||
Geografia situo | 535410 / 152209 46.5180555555566.596944444444446° 31′ 5″ N, 6° 35′ 49″ O; CH1903: 535410 / 152209 | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Laŭzano | ||||
| |||||
| |||||
Moto | Citius, Altius, Fortius – Communiter • Citius, Altius, Fortius | ||||
Fondinto(j) | Pierre de Coubertin • Dimitrios Vikelas vd | ||||
Ĉefestro(j) | Thomas Bach • Dimitrios Vikelas • Pierre de Coubertin • Godefroy de Blonay • Pierre de Coubertin • Henri de Baillet-Latour • Sigfrid Edström • Sigfrid Edström • Avery Brundage • Michael Morris, 3rd Baron Killanin • Juan Antonio Samaranch • Jacques Rogge vd | ||||
Membro de | Internacia Asocio por Sportaj kaj Ripozaj Ekipoj vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Olympic Channel Services • Olympic Broadcasting Services • Eŭropaj olimpikaj komitatoj • Association of National Olympic Committees of Africa • Panam Sports • Olimpika Konsilio de Azio • Oceania National Olympic Committees vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Olympics.org athletes database • Olympics.com athletes database • Olympic Channel vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | asocio (Svislando) | ||||
Ekde 1894, la IOK havis naŭ prezidantojn:
Nomo | Lando | Prezida periodo |
---|---|---|
Demetrius Vikelas | Grekio | 1894-1896 |
Pierre de Coubertin | Francio | 1896-1925 |
Henri de Baillet-Latour | Belgio | 1925-1942 |
Sigfrid Edström | Svedio | 1946-1952 |
Avery Brundage | Usono | 1952-1972 |
Lord Killanin | Irlando | 1972-1980 |
Juan Antonio Samaranch | Hispanio | 1980-2001 |
Jacques Rogge | Belgio | 2001-2013 |
Thomas Bach | Germanio | 2013- |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Internacia Olimpika Komitato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.