Gabono (france Gabon ), aŭ pli longe Gabona Respubliko (france Republique gabonaise) estas lando en Centra Afriko, ĉe la ekvatoro.
Gabono dividiĝas en 9 provincoj:
|
Ĝia politika sistemo estas aŭtoritara naciisma respubliko.
La 3-an de septembro 2009, Ali Bongo Ondimba, filo de la forpasinta Omar Bongo, kiu havis tiun postenon de 1967 ĝis 2009, estis oficiale elektita kiel la nova prezidento de Gabono kun 41% da favoraj voĉdonantoj. La rezulto de la baloto kaŭzis popolajn protestojn. La 26-an de aŭgusto 2023 okazis prezidenta baloto, en kiu denove venkis Ali Bongo Ondimba, sed jam la 30-an de aŭgusto li estis eksigita sekve de puĉo.
Gabono apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
De 1889 parto de Franca Kongo. Sendependecon de Francio ricevis en 1960. En 1967 prezidento Bongo formigis unupartian respublikon. En 1990 okazis multpartiaj balotoj.
Kvankam la MEP pokapa en Gabono estas signife pli malalta ol ĝia nivelo en okcidentaj landoj, ĝi estas inter la plej altaj en Afriko, kaj kvaroble pli alta ol la mezumo en subsahara Afriko. La ĉefa fonto de relativa prospero estas petrolo, kiu estis malkovrita en la teritoriaj akvoj de Gabono en la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ Ĝi konsistigas ĉirkaŭ 81% de la eksportaĵoj de la lando kaj 43% de la MEP. Antaŭ tio, la ekonomio baziĝis sur ligno kaj mangano. Ekzistas tre grandaj malegalecoj en la distribuado de riĉaĵo en Gabono, kun malgranda elita grupo de industriistoj prenas la plej multajn el la profitoj de la multaj minoj de la lando. La senlaborecoprocento estas alta kaj staras ĉe ĉirkaŭ 20%.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gabono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.