Varna aŭ Varno (bulgare Варна) havas loĝantaron de 357 198 (2006), kio laŭ kelkaj faras ĝin la dua plej granda urbo de Bulgario; tamen probable Plovdiv estas iom pli granda.
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Bulgario. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Provinco Varna. Por komunumo "Vahrn" (itale "Varna") en aŭtonoma provinco Sudtirolo legu la artikolon Vahrn. Por hinduisma termino disponeblas la paĝo Varno. |
Varna estas marhavena urbo kaj marbanejo en la orienta parto de la lando, situanta sur la bordo de la Nigra Maro. Varna estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario.
Varna · Варна | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego • municipa ĉefloko • provinca ĉefurbo • urbo en Bulgario | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Bulgario | ||||
Provinco | provinco Varna | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 9000–9030 • 9103 | ||||
Telefonkodo | (+359) 052 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 350 345 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 271 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 27° 55′ O 43.21137527.9110843° 13′ N, 27° 55′ O [+] | ||||
Alto | 80 m [+] | ||||
Areo | 154,24 km² | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Varna [+] | |||||
Varna estis fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel urbo Odessos. En 1444 okazis la Batalo de Varna tie, kun la malvenko de krucmilitistoj kaj murdo de la reĝa armegvidanto Ladislao la 3-a de Pollando. Tie troviĝas la maŭzoleo de Ladislao la 3-a. La urbo estis nomata "Stalin", laŭ Stalino, ekde 1949 ĝis 1956. En 1962 okazis tie ŝakolimpiko, en 1969 mondĉampionado de moderna gimnastiko.
Varna estas la plej granda marborda urbo de Bulgario kaj pro tio ĝi estis bazo de la Bulgaria Mararmeo.
Nuntempe funkcias en la urbo Mararmea Muzeo kun muzea ŝipo torpedoboato Draski. La arkeologia muzeo posedas parton el la t.n "Oro de Varna", tombeja kaŝitaĵo el la ŝton-kupra epoko.
Proksimaj vizitindaĵoj estas Zlatni pjasaci, la Alaĝa monaĥejo, Sanktaj Konstantino kaj Heleno kaj Eŭksinogrado.
En batalkampo de Varna mortis reĝo Ladislao la 3-a (Pollando).
La 8-an de decembro 1937 la Esperanto-societo „Albatro“ en Varna fariĝis objekto de barbara atenco. Nekonataj elementoj dum la nokto ĵetis bombojn kontraŭ la klubejon, kaŭzante domaĝojn. La atencintoj restis nekaptitaj.
En 1978 en la urbo okazis la 63-a Universala Kongreso de Esperanto.
Listo de urboj de Bulgario kaj Haveno de Varna
Blagoevgrad | Burgaso | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Kardĵali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazardĵik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Varna, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.