Jambol (bulgare Ямбол) estas urbo en sudorienta Bulgario, apud rivero Tundĵa (Тунджа, latine Tonsus).
La rivero ĉirkaŭfluas la malnovan urboparton je ties tri flankoj. La urbo situas 93 km de la Nigra Maro kaj estas la administra centro de samnoma provinco.
Jambol · Ямбол | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipa ĉefloko • provinca ĉefurbo • urbo en Bulgario | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Bulgario | ||||
Provinco | provinco Jambol | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 8600 | ||||
Telefonkodo | (+359) 046 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 69 664 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 768 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 26° 30′ O 42.48241926.50375342° 29′ N, 26° 30′ O [+] | ||||
Alto | 114 m [+] | ||||
Areo | 90,72 km² | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yambol [+] | |||||
Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 69 664 loĝantoj sur areo de 90,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 768 loĝantoj/km².
Norde de la urbo situas Kabile – iama bronzepoka setlejo el la 2-a jarmilo a.K., grava regiona centro ĝis la 6-a jarcento.
Sur loko de Jambol staris la bizanca setlejo Diampolis inter la 11-a kaj 14-a jarcento. En la turka epoko (15-a ĝis 19-a jarcento) oni nomis la komunumon Jamboli. Pri tiu epoko memorigas ruinoj de moskeo.
Dum la unua mondmilito, en Jambol troviĝis la plej suda militista Aerŝipa haveno de la germanaj armeaj fortoj.
Nun 10 km okcidente de Jambol situas la usona militista bazo Besmer.
Blagoevgrad | Burgaso | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Kardĵali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazardĵik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jambol, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.