Smoljan (, bulgare Смолян, turke Paşmaklı aŭ Ahiçelebi) estas urbo en la sudo de Bulgario.
Ĝi situas en la montaro Rodopoj, kaj estas la administra centro de samnoma administra provinco, kiu bulgare nomiĝas "област" (vidu la artikolon oblasto). La urbo situas en alteco inter 999 kaj 1010 super la marnivelo kaj estas la plej alta urbo de Bulgario. La urba teritorio troveblas en la valoj de la riveroj Ĉerna (nigra) kaj Bjala (blanka), kaj iom sude de la skiejoj Pamporovo kaj Ĉepelare.
Smoljan · Смолян | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca ĉefurbo • municipa ĉefloko • urbo en Bulgario | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Bulgario | ||||
Provinco | provinco Smoljan | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4700 | ||||
Telefonkodo | (+359) | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 692 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 206 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 24° 43′ O 41.57527777777824.71277777777841° 35′ N, 24° 43′ O [+] | ||||
Alto | 1 002 m [+] | ||||
Areo | 134,59 km² | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Smolyan [+] | |||||
Pro sia favora pozicio sur la monto Roĵen, la nacia bulgara astronomia observatorio situas proksime kaj havas planetarion en la urbocentro. Ekzistas urba teatrejo, kaj konata internacia teatra kolektivo. Vidindas interalie historia muzeo, la groto Uĥlovica (bulg. пещера Ухловица) kaj pluraj ortodoksaj preĝejoj.
Kiel ĉie en Bulgario kompreneble ekzistas Esperanto-parolantoj. Ekde 1967 la urbo havas Esperanto-straton kaj Zamenhof-straton, kaj krome en la urbo troveblas monumento pri L. L. Zamenhof. En la vilaĝo Pisanica, kiu apartenas al la urba komunumo, de 1978 ĝis 1990 impone funkciis Internacia Esperanto-Kursejo. La konstruaĵo daŭre ekzistas, sed intertempe ne plu estas en tre bona stato.
Blagoevgrad | Burgaso | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Kardĵali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazardĵik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Smoljan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.