Oblasto

Oblast (ruse, ukraine kaj kirgize область, bulgare област) respektive voblasc (beloruse вобласць/voblasć) kaj oblisi (kazaĥe облысы/oblısı), (esperante oblasto), en Esperanto laŭvorte regiono aŭ areo, estas geografia nomo de superaj subŝtataj administraj regionoj en Belorusio, Bulgario, Kazaĥio, Kirgizio, Ukrainio kaj Rusio.

Krom en tiuj ĉi lingvoj, la termino en simila nacilingva formo estas geografia fakvorto interalie en la angla, finna, franca, germana, hispana, indonezia, kataluna, nederlanda, norvega kaj sveda, sed por eviti ĝin esperantlingve, laŭ kunteksto uzatas aŭ la ĝenerala vorto "provinco" aŭ "regiono". Diferencigo inter ambaŭ terminoj aparte sencas pri Rusio, kie ekzistas kaj 49 subŝtataj unuoj nomataj "oblast" – origine administra, politika vorto – kaj 7 subŝtataj unuoj nomataj "kraj" – origine neformala, nepolitika vorto –, tial en la vikipediaj paĝoj pri Rusio la unuoj de nomo "oblast" tradukiĝas al "provincoj" kaj la unuoj de nomo "kraj" al "regionoj".

La retejo Le Monde diplomatique en Esperanto en artikolo de junio 2011 nomas esperantlingve regiono la administran unuon ruse nomatan "oblast", kaj simile priskribe faras multaj aliaj lingvoj en vikipedio (kvankam la grandaj ne-slavaj lingvoj de okcidenta Eŭropo kutime en siaj titoloj rekte uzas la terminon "oblast"), sed la esperanta branĉo decidis pri vortumo "provinco".

Belorusio

Belorusio estas dividita je ses вобласці/voblasci (singulare вобласць/voblasć) plus la aparta ĉefurbo Minsko. Provizore, la vikipedia lingvouzo por ili precipe uzas la vorton "regionoj". Temas pri la Bresta, Homela, Hrodna, Mahilova, Minska kaj Vicebska regionoj.

Bulgario

Ekde 1997, Bulgario konsistas el 28 области/oblasti (singulare област/oblast), en ne-slavaj lingvoj foje nomataj per la vorto oblast, foje "provincoj", "regionoj" aŭ "distriktoj". Antaŭe, dum 12 jaroj ekzistis naŭ pli grandaj administraj unuoj. Provizore, la vikipedia lingvouzo laŭ la rusia kaj ukrainia modeloj precipe uzas la vorton "provincoj".

Kazaĥio

Kazaĥio konsistas el 14 regionoj aŭ provincoj, kazaĥe nomataj облыстар/oblıstar (singulare облысы/oblısı/وبلىسى), du urboj kun aparta statuso (Almato kaj Astano, "urboj de respublika signifo", kazaĥe Республикалық маңызы бар қала, Republikalyq mangysy bar qala) kaj plie la urbo Baikonur, ĝis 2050 ludonita al Rusio. Tiuj subŝtataj unuoj pludividiĝas al distriktoj (kazaĥe аудандар/audandar, singulare аудан/audan). La Registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejoj de la 14 regionaj registaroj, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.

Kirgizio

Kirgizio konsistas el sep областтар/oblasttar (singularo область/oblast) kaj du sendependaj urboj.

Rusio

En la Rusia Federacio область/oblast estas administra unuo kun malpli da aŭtonomio ol respubliko. Por la subŝtataj unuoj de nomo oblast en Rusio oni nun en Esperanto kutime uzas la vorton provinco.

Ukrainio

Ukrainio konsistas el du sendependaj urboj (Kievo kaj Sebastopolo), unu Aŭtonoma Respubliko (la preskaŭinsulo Krimeo) kaj 24 області/oblasti (singularo область/oblast). Post kiam Rusio aneksis la Aŭtonoman Respublikon Krimeo kaj la urbon Sebastopolo en februaro-marto 2014, la Registaro de Ukrainio fakte ne regas tiujn du subunuojn.

Ankaŭ ukrainiaj esperantistoj nun preferas uzi la vorton provinco por nomi la ukrainiajn subunuojn de nomo область/oblast.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Oblasto BelorusioOblasto BulgarioOblasto KazaĥioOblasto KirgizioOblasto RusioOblasto UkrainioOblasto Vidu ankaŭOblasto ReferencojOblastoBeloruseBelorusioBulgareBulgarioEsperanteKazaĥeKazaĥioKirgizeKirgizioRuseRusioUkraineUkrainio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Unuiĝinta ReĝlandoDaŭdeĝingoSword Art OnlineAngla lingvo18051986Latina lingvo1835Nord-MakedonioEsperanta alfabetoListo da R-Deklaroj2000Kataluna lingvoVagino2024PurpuraIrakoJorge CamachoCulleraSenpilota aviadiloMuzikoGramatiko de EsperantoRegistrita markoPneŭmonitoSeksoPolemikoEnciklopedioRumanioPaulo SilasInterretoTTTPakistanoVikipedio en EsperantoOrgioMajorkoHTML5Preĝejo Sankta Mario (Eben)Konvencio pri la prevento kaj puno de genocidoGotika arkitekturoĈeĥioGubernioEl Puig de Santa MariaKatolika EklezioAfrika UnioOkcidenta civilizoSamueloPlatonoBarboBildliteraturoAmerikoKathleen Ferrier2002FajliloInsulo de la RozojMaldivojPravonínPrononco de EsperantoMoskvoMonda Tago de la LibroFilmoCharlie WattsElektroAĉaĉarioBloggerĈefpaĝoKalendaroJesuo Kristo🡆 More