Taŝkento (uzbeke Toshkent), estas nuntempa ĉefurbo de Uzbekio, grava politika, ekonomia, kultura kaj scienca centro de la lando.
Taŝkento estis grava haltejo en komerca vojo (Silka Vojo) de Azio al Eŭropo. Post rusa revolucio en 1917 multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj pli poste en 1966 forta tertremo neniigis multajn konstruajn heredaĵojn.
Taŝkento | ||
uzbeke Toshkent, ruse Ташке́нт | ||
urbo | ||
| ||
Oficiala nomo: Toškent | ||
Lando | Uzbekio | |
---|---|---|
Regiono | Taŝkenta regiono | |
Historia regiono | Silka vojo | |
Situo | Taŝkento | |
- koordinatoj | 41° 16′ 00″ N 69° 13′ 00″ O / 41.26667 °N, 69.21667 °O | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 253 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 130 m s. m. | |
Areo | 334,8 km² (33 480 ha) | |
Loĝantaro | 2 571 668 (2020) | |
Denseco | 7 681,21 loĝ./km² | |
Horzono | GMT (UTC+5) | |
Poŝtkodo | 100000 | |
Tel. antaŭkodo | +998 71 | |
Situo enkadre de Uzbekio | ||
Mapo de la urbo | ||
Situo enkadre de Azio | ||
Vikimedia Komunejo: Tashkent | ||
Retpaĝo: www.tashkent.uz | ||
Vidindaĵoj de la urbo: Madraso Kukeldaŝ el la 16-a jarcento. Ĝi estiĝis dum regnado de ĥano Abdullah la 2-a (1557-1598), reganto de la Ĥanlando Buĥaro, kaj nun estas supervidata de la provinca religia Konsilio de Mavaranahr. La konstruaĵo nun estas uzita kiel moskeo.
Proksime de Taŝkento troviĝas la tombo de Amir Temur, pli konata kiel Tamerlan — iam konkerita de li teritorio etendiĝis de Hindio ĝis la Mediteranea Maro.
La urbo havas modernan subteran fervojon (metroo), kiu estas unika en Centra Azio.
En skribaj fontoj la urbo estas menciita ekde la 4-a - la 5-a jarcentoj sub la nomoj Dĵadĵo, Ĉaĉkento, Ŝaŝkento, Binkento. En la 11-a jarcento, en la verkoj de centraziaj sciencistoj Al-Biruni kaj Mahmud al-Kaŝgari, la urbo estis renkontita sub la nomo "Taŝkento" unuafoje. Al-Kaŝgari estis la unua persono kiu klarigis ke la nomo Taŝkento signifas "ŝtonurbo" (tjurke taŝ - "ŝtono", kent - "urbo"). Biruni, apogante ĉi tiun interpreton, notis ke "Ŝaŝkento" estas distordita formo de la tjurka "Taŝkento"; estas evidente ke "Ĉaĉkento" estas alia formo de distordo de la sama nomo. La versio de Binkento troviĝas en la verkoj de arabaj geografiistoj. Biruni emfazas: "Ĉu vi ne vidas, ke "Ŝaŝo" estas prenita el la nomo de ĉi tiu urbo tjurklingve, nome "Taŝ-kand" ("Ŝtona vilaĝo")?"
La grekoj nomis la areon kie Taŝkento nun staras "Tsatsena" (helene: Τσατσηνή).
Unua manifestacio de plene elektronika televidilo al publiko kaj komitato estis farita en Taŝkento en somero 1928 per Boris Grabovskij kaj lia teamo. En sia metodo kiu estis patentita en Samara en 1925, Boris Grabovskij proponis novan principon de televida figurado bazita sur la vertikala kaj horizontala elektrono trabo balai sub alta tensio. Nuntempe tiu principo de televida figurado estas uzita preskaŭ en ĉiuj modernaj katodo-radio tuboj. Historiisto kaj etnografo Boris Golender en sia filma prelego priskribis pri tiu evento. Tiu dato de pruvo de la plene elektronika televidilo estas la plej frua konata ĝis nun. Malgraŭ tiu fakto, la plejparto de la modernaj historiistoj konsideras Vladimir Zvorikin kaj Philo Taylor Farnsworth kiel inventistoj de la unua plene elektronika televidilo. En 1964 la kontribuo farita al la evoluo de frua televido de Boris Grabovskij estis oficiale agnoskita de la Registaro kaj al li estis premiita prestiĝa grado Estiminda Inventinto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.
Inter la ĝemelurboj estas:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Taŝkento, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.