Centra Azio: Regiono de Azio

Centra Azio aŭ Mez-Azio estas interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio.

Al Centra Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥio, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro kaj Alajo. Tra la Centra Azio fluas riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo. Pli norde plataĵoj kaj ebenaĵoj formas du altzonojn: unuan, kun alteco 500-1500 m - Gobio, Alaŝano, Ordos, Ĝungara kaj Tarima ebenaĵoj; kaj la duan, kun alteco 4000-4500 m - Tibeta montaro, dividitaj per altaj montoĉenoj de Tjanŝano, Kunluno, Nanŝano, Karakorumo ka. Klimato estas kontinenta, kun sedimentoj en ebenaĵo 50-200 mm jare kaj en montoj - 500-1000 mm. Plejofte la teritorioj estas okupitaj de dezertoj, stepoj kaj duondezertoj.

Centra Azio
Mondregiono
Centra Azio: Historio de Centra Azio, Bildgalerio, Vidu ankaŭ
regiono • kultura regiono [+]

LandoAzio
- koordinatoj, 63° 54′ 0″ O 45.363.945° 18′ 0″ N, 63° 54′ 0″ O


Centra Azio (Tero)
Centra Azio (Tero)

Centra Azio (Rusio)
Centra Azio (Rusio)
DEC
Centra Azio
Centra Azio

Centra Azio
Centra Azio: Historio de Centra Azio, Bildgalerio, Vidu ankaŭVikimedia Komunejo:  Central Asia [+]
Centra Azio: Historio de Centra Azio, Bildgalerio, Vidu ankaŭ
Centra Azio: Historio de Centra Azio, Bildgalerio, Vidu ankaŭ
vdr
Centra Azio: Historio de Centra Azio, Bildgalerio, Vidu ankaŭ
Divido de Azio laŭ UN:
  •  Norda Azio
  •  Centra Azio
  •  Okcidenta Azio
  •  Suda Azio
  •  Orienta Azio
  •  Sud-Orienta Azio
  •  Orienta Eŭropo
  • Historio de Centra Azio

    Centra Azio: Historio de Centra Azio, Bildgalerio, Vidu ankaŭ  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Centra Azio.

    La historio de Centra Azio estis determinita unuavice de la areaj klimato kaj geografio. La sekeco de la regiono igis agrikulturon malfacila kaj la distanco de la maro eksterigis ĝin el multe da komerco. Tiel, malmultaj gravaj urboj evoluis en la regiono. Nomadaj ĉevalaj loĝantaroj de la stepo superregis la areon dum jarmiloj.

    Rilatoj inter la stepaj nomadoj kaj la nenomadaj homoj en kaj ĉirkaŭ Centra Azio estis markitaj de konfliktoj. La nomada vivmaniero estis bona por militfarado, kaj la stepaj ĉeval-rajdantoj fariĝis kelkaj de la milite plej potencaj homoj en la mondo, pro la ruinigantaj teknikoj kaj pro la talento de iliaj surĉevalaj arkistoj. De tempo al tempo, tribaj gvidantoj aŭ ŝanĝiĝantaj kondiĉoj organizigis plurajn tribojn je po unu militistaro, kiu tiam ofte lanĉis kampanjojn de konkero, precipe de pli 'civilizitaj' areoj. Kelkaj de tiaj tribaj koalicioj inkluzivis la Hunan invadon al Eŭropo, diversajn Tjurkajn migradojn en Transoksianon, la atakojn de Wu Hu al Ĉinujo kaj, plej konate, la Mongolan konkeron de granda parto de Eŭrazio.

    La superregado de la nomadoj finis en la 16-a jarcento kiam pafiloj permesis al malnomadaj homoj akiri kontrolon de la regiono. La Rusa Imperio, la Qing-Dinastio de Ĉinujo kaj aliaj potencoj vastiĝis en la areon kaj kaptis la ĉiomon da Centra Azio je la fino de la 19-a jarcento. Post la Rusa Revolucio de 1917, Sovetunio inkluzivis plejparton de Centra Azio; nur Mongolujo kaj Afganujo restis oficiale sendependaj, kvankam Mongolujo ekzistis kiel sovetunia satelita ŝtato kaj sovetuniaj trupoj invadis Afganujon en la fino de la 20-a jarcento. La sovetuniaj areoj de Centra Azio vidis multe da industriiĝo kaj konstruon de infrastrukturo, sed ankaŭ la malestigon de lokaj kulturoj kaj daŭranta heredaĵo de etnaj konfliktoj kaj ekologiaj problemoj.

    Per la disfalo de Sovetunio en 1991, kvin Centraziaj landoj akiris sendependecon — Kazaĥujo, Uzbekujo, Turkmenujo, Kirgizujo kaj Taĝikujo. En ĉiuj de la novaj ŝtatoj, eksaj komunismaj oficialuloj retenis potencon kiel lokaj fortuloj.

    Bildgalerio

    Vidu ankaŭ

    Silka Vojo

    Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado

    Emin-vala stepo

    Eŭrazia Stepo

    Historio de Centra Azio

    Eksteraj ligiloj

    Universitato de Centra Azio

    Referencoj

    Tags:

    Centra Azio Historio de Centra Azio BildgalerioCentra Azio Vidu ankaŭCentra Azio Eksteraj ligilojCentra Azio ReferencojCentra AzioAlajoAmudarjoArala MaroDezertoGobioKarakorumoKarakumoKazaĥioKirgizlandoKizilkumoKopetdagoKunlunoOrdosPamiroPlataĵoRiveroSirdarjoStepoTaĝikioTjanŝanoTurkmenioUzbekio

    🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

    MezamerikoFrancis YounghusbandFebruaro de 2024Moresnet neŭtralaVikioAdolf HitlerNational Review1746Digesta sistemoBad ReichenhallSpišská Nová VesHenri La FontaineMatilda de ToskanioDuarangaj seksaj karakterojAlbert EinsteinPuberecoParlamento de la Unuiĝinta ReĝlandoSergej MiĥalkovISO 4217Botiz2024Sveda lingvoNiĝerioProtestantismoOrgio1986Pentrista stabloFasonado4-a de apriloOprostoviceUwe-Joachim MoritzEsperantistoFlamengoEtel AdnanMuamar KadafiLa klimata libroMohammed AbdullahUsonaj indianojModisi (Orienta Pinolosian)Peter HiggsPetr SepéšiFluganta SpagetmonstroPornhub2013Konvertiĝo de PaŭloPetr TomašovskýHeinz Dieter MaasGyula FényesTeroVoksignoPavlovice (distrikto Benešov)Esperanto-filmoDionizoSeksa pozicio20a jarcentoXHTMLLuiso OrioneBaratoŘímoviceArcaicam EsperantomŜirkria (franĉizo)ErpornoPafoGog kaj Magog🡆 More