La uzbeka lingvo (uzbeke O‘zbek tili (latine), Ўзбек тили (cirile), ئۇزبېك تیلى (per araba alfabeto)) estas tjurka lingvo, nacia lingvo de uzbekoj.
Ĝi estas parolata precipe en Uzbekio, Kirgizio, Kazaĥio, Afganio, Rusio, kelkaj aliaj landoj de Azio; ĝi estas 28-a en mondo laŭ parolantaro (pli ol 12,5 mln parolantoj)[mankas fonto]. Ĝi estas sola tutŝtate oficiala lingvo de Uzbekio.
Uzbeka lingvo | ||
Oʻzbek tili / Ўзбек тили / ئۇزبېك تیلى | ||
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo • lango | ||
---|---|---|
Western Karluk • tjurka lingvaro | ||
Parolata en | Uzbekio, Kirgizio, Afganio, Kazaĥio, Turkmenio, Taĝikio, Rusio kaj aliaj landoj | |
Parolantoj | 27 000 000 | |
Skribo | latina alfabeto, cirila alfabeto, araba alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Altaja (diskutata) | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Uzbekio Afganio (loka) | |
Reguligita de | Instituto de lingvo kaj literaturo je nomo de Aliŝer Navoi | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | uz | |
ISO 639-2 | uz | |
ISO 639-3 | uzb | |
SIL | UZB | |
Glottolog | uzbe1247 | |
Angla nomo | Uzbek | |
Franca nomo | ouzbek | |
Vikipedio | ||
Pro diverseco de uzbekaj dialektoj la lingvon oni konsideras apartenanta samtempe al kelkaj branĉoj de tjurka lingvaro: al oguzaj lingvoj, al Karlukaj lingvoj, al Kipĉakaj lingvoj. Nuntempa literatura normo de uzbeka lingvo estas bazata sur dialektoj de Fergana valo. Al ĝia fonetiko, leksiko kaj gramatiko forte influis persa lingvo kaj per tio ankaŭ araba. Dum 20-a jarcento uzbeka lingvo trafis fortan influon de rusa lingvo. Grava eco de uzbeka lingvo estas neesto de vokala harmonio tre tipa por aliaj tjurkaj lingvoj; pro tio afiksoj en uzbeka morfologio havas nur unu varianton: ekzemple -lar- por la sufikso de pluralo (komparu kun paro -lar-/-ler- en turka lingvo).
Por uzbeka lingvo estas uzata latina skribsistemo akceptita en Uzbekio en 1990-aj jaroj anstataŭ estinta cirila; sed en multaj aliaj landoj kaj parte en Uzbekio oni ĝis nun uzas malnovan cirilan alfabeton.
Plej proksimaj lingvoj al uzbeka estas ujgura kaj formortanta ilitjurka.
La uzbeka estas parolata plejparte en Uzbekio kaj najbaraj landoj de Meza Azio.
Landoj kun multe da uzbekparolantoj:
Lando | Parolantaro |
---|---|
Uzbekio | 23,7 milionoj |
Afganio | 2,9 milionoj |
Taĝikio | 1,0 milionoj |
Kirgizio | 870 mil |
Kazaĥio | 450 mil |
Turkmenio | 320 mil |
Rusio | 270 mil |
Uzbeka lingvo estas oficiala lingvo en Uzbekio. Ĝi ankaŭ havas oficialan statuson en kelkaj lokoj de Afganio
Dum lasta jarcento alfabeto de uzbeka lingvo multfoje ŝanĝiĝis. Ĝis 1927 estis uzata araba skribsistemo, poste — alfabeta surbaze de latina, dum 1939 — 1992 estis uzata uzbeka alfabeto bazita sur cirila, ekde 1992 ĝin oficiale anstataŭigis latina skribsistemo, sed en ĉiutaga vivo la du skribsistemoj (cirila kaj latina) estas uzataj en amaskomunikiloj, dum korespondado ktp. Parolantoj de uzbeka lingvo en Ĉinio kaj Afganio plu uzas araban skribsistemon.
Transliterumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Eksaj arabaj | Eksaj latinaj | Eksaj cirilaj | Nunaj latinaj | Prononco laŭ esperanto | IFA |
-1929 | 1936-1940 | 1940-1992 | 1992- | ||
ﺍ, ه | Ə ə | А а | A a | a | ɑ |
ﺏ | B в | Б б | B b | b | b |
ﺩ | D d | Д д | D d | d | d |
ﻩ | E e | Е е | E e | e | ɛ |
ﻑ | F f | Ф ф | F f | f | f |
گ | G g | Г г | G g | g | g' |
ﺡ,ﻩ | H h | Ҳ ҳ | H h | h | h |
ی | I i | И и | I i | i | ɪ |
ﺝ, ژ | Ç ç, Ƶ ƶ | Ж ж | J j | ĝ | ʤ |
ﻙ | K k | К к | K k | k | k' |
ﻕ | Q q | Қ қ | Q q | (ne) | q |
ﻝ | L l | Л л | L l | l | l |
ﻡ | M m | М м | M m | m | m |
ﻥ | N n | Н н | N n | n | n |
ﺍ | A a | О о | O o | malfermi larĝe o | ɔ |
پ | P p | П п | P p | p | p |
ﺭ | R r | Р р | R r | r | r |
ﺙ,ﺱ,ﺹ | S s | С с | S s | s | s |
ﺕ,ﻁ | T t | Т т | T t | t | t |
ﻭ | U u | У у | U u | u | u |
ﻭ | V v | В в | V v | v | v, w |
ﺥ | X x | Х х | X x | ĥ | x |
ی | J j | Й й | Y y | j | j |
ﺫ,ﺯ,ﺽ,ﻅ | Z z | З з | Z z | z | z |
ﻭ | O o | Ў ў | Oʻ oʻ | malfermi mallarĝe o | o |
ﻍ | Ƣ ƣ | Ғ ғ | Gʻ gʻ | voĉa ĥ | ɣ |
ﺵ | Ş ş | Ш ш | Sh sh | ŝ | ʃ |
چ | C c | Ч ч | Ch ch | ĉ | ʧ |
ء, ع | ʼ | Ъ ъ | ʼ | (ne) | ʔ |
Jen antaŭparolo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, unue en hodiaŭa latinliteraro kaj due laŭ uzbeka cirilo:
* Barcha odamlar erkin, qadr-qimmat va huquqlarda teng boʻlib tugʻiladilar. Ular aql va vijdon sohibidirlar va bir-birlari ila birodarlarcha muomala qilishlari zarur. * Барча одамлар эркин, қадр-қиммат ва ҳуқуқларда тенг бўлиб туғиладилар. Улар ақл ва виждон соҳибидирлар ва бир-бирлари ила биродарларча муомала қилишлари зарур.
Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 uzbekan lingvon en Rusio scias 273 451 loĝantoj (0,20 % de tuta respondintaro); laŭ aliaj taksoj - multoble pli.
Pro vasta labor-enmigrado el Uzbekio kaj aliaj landoj de Meza Azio uzbekoj estas unu el plej egaj naci-malplimultoj en Rusio kaj pro tio uzbeka lingvo estas populara en egaj rusiaj urboj kaj aglomeraĵoj.
Laŭ lingva politiko de Rusio lerniloj pri uzbeka lingvo (lernolibroj, vortaroj ktp.) estas malmultaj kaj en preskaŭ ĉiuj librovendejoj estas neaĉeteblaj.
En Rusio estas eldonataj kelkaj gazetoj parte en uzbeka lingvo celantaj informi uzbekajn enmigrantojn pri vivo en Rusio kaj rusia leĝaro:
Uzbekan lingvon oni lernas en kelkaj celgrupoj en Moskva lingvistika universitato.
En 2014 en Moskvo dum kelkaj monatoj okazis senpaga kurso de uzbeka kaj 3 aliaj lingvoj (por rusparolantoj) kun instruisto el Moskva lingvoscienca universitato. Ĝin partoprenis kelkdekaj dekoj homoj; poste instruado daŭris por volantoj.
En Rusio estas eldonitaj kelkaj lernolibroj de uzbeka lingvo:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Uzbeka lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.