ISO 639-3 estas internacia normo por lingvaj kodoj.
Kelkajn lingvokodojn oni nomas makrolingvoj. Ili kovras aŭ sufiĉe malsimilajn dialektojn, aŭ reton da tre similaj lingvoj. Estas 56 lingvoj de ISO 639-2 kiujn oni nomas makrolingvoj en ISO 639-3. Oni ekuzas la kategorion de makrolingvoj en la 16a eldono de Ethnologue.
Kelkaj makrolingvoj ne havis unuopajn lingvojn laŭ la difino de 639-3 en ISO 639-2, ekz., 'ara'. Aliaj, kiel 'nor' havis du unuopajn partojn (nno, nob) jam en 639-2. Tio signifas, ke kelkaj lingvoj (ekz. 'arb') kiujn laŭ ISO 639-2 oni konsideris dialektoj de unu lingvo ('ara') nun laŭ ISO 639-3 en kelkaj kuntekstoj estas konsiderataj unuopaj, distingeblaj lingvoj. Tiu ĉi estas provo trakti variaĵojn kiuj povas esti lingve distingeblaj, sed estas traktataj de la parolantoj kiel formoj de la sama lingvo, ekz., en kazoj de la diglosio. Ekzemple:
La tuta listo de makrolingvoj aperas en la retejo de SIL internacia.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Makrolingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.