43° 13′ 45″ N 28° 0′ 30″ O / 43.22917 °N, 28.00833 °O / 43.22917; 28.00833 (mapo) Sanktaj Konstantino kaj Heleno (en bulgara Св.
св. Константин и Елена) estas urbo, banloko kaj feriejo ĉe la marbordo de la Nigra Maro en Bulgario kun pejzaĝa parko 10 km norde de la urbocentro de Varna, 2 km oriente de ties kvartalo Vinica, kaj 7 km sude de Zlatni pjasaci. Ĝi estas la plej antikva feriejo de Bulgario ĉe la Nigra Maro kaj estis iam konata kiel Druzhba (Дружба) kaj Varna Feriejo (Курорт Варна). Ĝi estas alirebla el la Internacia Flughaveno de Varna kaj per buslinioj de la Varna publika transporta sistemo.
Sanktaj Konstantino kaj Heleno | |||
---|---|---|---|
feriurbo • banurbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 28° 0′ O 43.2291666728.0083333343° 14′ N, 28° 0′ O [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saints Constantine and Helena, Bulgaria [+] | |||
Vizitindaĵoj estas ekzemple la 16a-jarcenta monaĥejo de Sanktaj Konstantino kaj Heleno, la reĝa somerpalaco Eŭksinogrado kun parko kaj vinfarejo, kaj la Botanika Ĝardeno de la Sofia Universitato, konata ankaŭ kiel Ecopark Varna. Unu el plej bone konservitaj mezepokaj setlejoj en la lando, nome Kastritzi, menciita ankaŭ de krucmilitistoj en 1444 kiel Macropolis, estis elfosita en arkeologia kuŝejo ene de Eŭksinogrado. En la mezo de la 14a jarcento, Kastritzi estis grava haveno de la Dua Bulgara Imperio ofte vizitita de komercaj ŝipoj el Venecio, Ĝenovo, Ragusa, kaj Bizanco.
Konstantino kaj Heleno enhavas ankaŭ la Grandan Hotelon Varna kaj la distrejon Sunny Day same kiel kelkajn vilaajn komunumojn. Estas sablecaj strandoj, kun rokaj elstaraĵoj, fontoj de varma minerala akvo, modernaj hoteloj, kaj ejoj por sporto kaj sansistemo, kiaj spa kaj sportaj havenoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sanktaj Konstantino kaj Heleno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.