La tagaloga lingvo estas lingvo de Filipinoj.
Tagaloga lingvo | ||
Wikang Tagalog | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Tagalogic | ||
Parolata en | Filipinoj, Gvamo | |
Parolantoj | 23 600 000 | |
Denaskaj parolantoj | >23 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | >80 milionoj | |
Skribo | Latina skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Aŭstronezia
| ||
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | tl | |
ISO 639-2 | tgl | |
ISO 639-3 | tgl | |
SIL | TGL | |
Glottolog | taga1269 | |
Angla nomo | Tagalog | |
Franca nomo | tagalog | |
Vikipedio | ||
La Tagaloga lingvo estas membro de la Aŭstronezia lingvaro kaj unu el la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj. La lingvo Filipino, la teoria plilarĝigo de la Tagaloga, estas oficiala lingvo kaj la nacia lingvo en Filipinoj.
La Aŭstronezia lingvaro teorie origine venis el Tajvano kaj ekspansiis tra la Pacifikon ekde la jaro -4000. Teorie, la lingvaro rezultis el la kultura kolizio inter Mongoloidoj kaj Aŭstraloidoj eĉ pli frue ol la jaro -4000.
La Tagaloga gramatiko estas morfologie pli malsimpla ol la Indonezia, ĝia kuza lingvo. La verbo ŝanĝiĝas al multaj formoj, depende de la aspekto, la modo, la fokuso, kaj tiel plu. La Tagaloga frazstrukturo estas kutime de VSO (Verbo-Subjekto-Objekto) kiel
La fokuso en la frazo ludas gravan rolon en la Tagaloga kaj la verbo ŝanĝiĝas laŭ tiu. La fokuso povas esti sur la aktoro, objekto, loko, profitanto, aŭ instrumento. La fokusa indikilo estas
(Skribis la junulo la libron.)
(Skribis la junulo la libron.)
(Skribis la junulo en la libro.)
(Skribis la junulo por la patrino.)
(Skribis la junulo per la krajono.)
La Tagaloga verbo ŝanĝiĝas laŭ la aspekto anstataŭ laŭ la tenso.
Kompleta ("Preterita") | Nekompleta ("Prezenca") | Kontemplata ("Futura") | Imperativa | |
---|---|---|---|---|
Aktoro | nagsulát | nagsúsulát | magsúsulát | magsulát |
Objekto | sinulat | sinusulat | isusulat | isulat |
Loko | sinulatan | sinusulatan | susulatan | sulatan |
Profitanto | ipinagsulat | ipinagsúsulat | ipagsúsulat | ipagsulat |
Instrumento | ipinangsulat | ipinangsúsulat | ipangsúsulat | ipangsulat |
Objekta Faktitivo | ipinasulat | ipinasúsulat | ipasúsulat | ipasulat |
Direkta Faktitivo | pinasulat | pinasúsulat | pasúsulat | pasulat |
Kompleta ("Preterita") | Nekompleta ("Prezenca") | Kontemplata ("Futura") | Imperativa | |
---|---|---|---|---|
Aktoro | kumain | kumakain | kakain | kumain |
Objekto | kinain | kinakain | kakainin | kainin |
Loko | kinainan | kinakainan | kakainan | kainan |
Profitanto | ipinagkain | ipinagkakain | ipagkakain | ipagkain |
Instrumento | ipinangkain | ipinangkakain | ipangkakain | ipangkain |
Objekta Faktitivo | ipinakain | ipinakakain | ipakakain | ipakain |
Direkta Faktitivo | pinakain | pinakakain | pakakain | pakain |
Verbotipo | Verbo | Gerundio | Ŝablono |
---|---|---|---|
mag-verbo | magsulát (skribi) | pagsúsulát (skribado) | ripeto de la unua silabo de la radiko |
um-verbo | kumain (manĝi) | pagkain (manĝado) | ne ripeto de la unua silabo de la radiko |
Estas interese rimarki, ke frazoj, kiuj ampleksas statajn priskribojn, estas esence sentempaj. Aldonitaj adverboj povus indiki la tempon. Adjektivo povas agi kiel pseŭdoverbo.
[Granda la arbo.]
(La arbo estis/estas/estos granda.)
[La arbo
(La arbo estis/estas/estos granda.)
[Antaŭe granda la arbo.]
(Antaŭe la arbo estis granda.)
[La arbo
(La arbo estas nun granda.)
[Verda la birdo.]
(La birdo estis/estas/estos verda.)
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | akó | kamí | |
1-a & 2-a | _ | kitá | tayo |
2-a | ikáw / ka | kayó | |
3-a | siyá | silá |
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | ko | namin | |
1-a & 2-a | _ | nitá | natin |
2-a | mo | ninyó | |
3-a | niyá | nilá |
(Manĝis mi la rostporkaĵon.)
(Manĝis li aŭ ŝi la fiŝon.)
(Manĝis li aŭ ŝi la fiŝon.)
(Manĝis ili la rostporkaĵon.)
(Manĝis vi la fiŝon.)
(Manĝigas vin de fiŝo Karlo.)
(Ŝatas li aŭ ŝi la skribadon.)
Por montri ĝentilecon al dua singulara persono, kiu estas pli aĝa aŭ respektata, la uzo de la dua plurala persono pli taŭgas (
(Manĝis vi la fiŝon ilian.)
(Manĝis mi la fiŝon vian.)
La dua singulara persono ka estas uzata nur post verbo aŭ pseŭdoverbo, kvankam la alia plena formo ikáw povas esti uzata antaŭ aŭ post verbo aŭ pseŭdoverbo.
(Manĝis vi la rizkukon ilian.)
(Vi manĝis la rizkukon ilian.)
(Manĝis vi la rizkukon ilian.)
(Bela estas vi.)
(Vi estas bela.)
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | aking | aming | |
1-a & 2-a | _ | kanitáng | ating |
2-a | iyong | inyóng | |
3-a | kanyáng | kaniláng |
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | akin | amin | |
1-a & 2-a | _ | kanitá | atin |
2-a | iyo | inyó | |
3-a | kanyá | kanilá |
(Manĝis vi ilian rizkukon ĉe ni.)
(Manĝis mi vian rizkukon pro ili.)
(Manĝis ni vian rizkukon por ili.)
La nuda substantivo per ĝi mem ne indikas nombron.
(La birdo [aŭ birdoj] flugis.)
La plurala indikilo
(La birdoj flugis.)
Labialo | Dentalo/ Alveolaro | Postalveolaro | Palatalo | Velaro | Glotalo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nazalo | m | n | ɲ | ŋ | ||||||||
Plozivo | p | b | t | d | k | ɡ | ʔ | |||||
Frikativo | s | ʃ | h | |||||||||
Afrikato | ts | tʃ | dʒ | |||||||||
Klako | ɾ | |||||||||||
Aproksimanto | l | j | w |
Fonemo | Ortografio | Aspekto | |
Plozivoj | |||
---|---|---|---|
p | "p" (pulá) | ||
b | "b" (bugháw) | ||
t | "t" (tao) | Kiam j sekvas ĝin, la rezulta sono estas [tʃ]. | |
d | "d" (diláw) | Kiam j sekvas ĝin, la rezulta sono estas [dʒ]. | |
k | "k" (kamáy) | k emas iĝi [kx] vortstarte. Intervokala k emas iĝi [x], kiel per bakit aŭ takót. | |
ɡ | "g" (gulay). | ||
ʔ | "-" (mag-uwi), kutime ne skribita vortfine (galâ) aŭ intervokale (buang) | Glotŝtopo ofte malaperas frazmeze vortfine (Hindî ako), speciale en Manilo. La vokalo, kiun ĝi sekvas, longiĝas. Tamen, per aliaj dialektoj, la glotŝtopo konserviĝas. La cirkumflekso, indiĝennome "pakupyâ", indikas vortfina glotŝtopo. | |
Frikativoj | |||
s | "s" (sangá) | Kiam j sekvas ĝin, ĝi prononciĝas kiel [ʃ]. | |
ʃ | "sy" (sya) (formo de siyá) | ||
h | "h" (hawak) | Ĝi ofte malaperas en rapida parolado. | |
Afrikatoj | |||
tʃ | "ts" (tsokolate) "ty" (tyan) (formo de tiyán (stomako)) | Ĝi povas prononciĝi kiel [ts]. | |
dʒ | "dy" (dyan) (formo de diyán (there)) | ||
ts | "zz" (pizza) "ts" (tatsulok) | Ĝi ofte prononciĝas kiel [tʃ]. | |
Nazaloj | |||
m | "m" (matá) | ||
n | "n" (nais) | ||
ɲ | "ny" (anyo) | ||
ŋ | "ng" (ngitî) | Asimilado al [m] antaŭ b kaj p (pampasiglá) kaj al [n] antaŭ "d", "l", "s", kaj "t" (pandiwà). Kelkaj prononcas ŋɡ kiel [ŋŋ]. | |
Lateraloj | |||
l | "l" (larawan) | ||
Rotikoj | |||
ɾ | "r" (saráp, kuryente) | Ĝi estis antikve alofono de d. Ĝi povas prononciĝi kiel [ɹ] aŭ [r]. |
Fonemo | Ortografio | Alofonoj | |
Vokaloj | |||
---|---|---|---|
a | "a" | a ofte iom leviĝas al [ə ~ ʌ ~ ɐ ~ a̝] depende de parolanto (ináng bayan [iˈnɐŋ ˈbɐjən], ideale [iˈna̝ŋ ˈba̝ja̝n]). | |
ɛ | "e" en iu ajn pozicio, "i" silabfine (krom Anglaj pruntvortoj) | ɛ povas kelkfoje esti prononcata [i ~ ɪ ~ e]. | |
i | "i" | Malstresa i kutime prononciĝas [ɪ]. Silabfine, i povas ofte prononciĝi [ɪ ~ i ~ e ~ ɛ]. [e ~ ɛ] estis antikve alofonoj de [ɪ ~ i]. /i/ antaŭ s-konsonantgrapoloj emas malaperi, kiel per isports [sports] kaj istasyón [staˈʃon]. | |
o | "o" | o povas ofte prononciĝi [u ~ ʊ ~ ɔ]. [o ~ ɔ] estis antikve alofonoj de [u ~ ʊ]. o morfas al [u] antaŭ "mb" kaj "mp" (Bagumbayan, kumbento). | |
u | "u" | Malstresa u kutime prononciĝas [ʊ]. | |
Kvazaŭvokaloj | |||
j | "y" (yugtô) | ||
w | "w" (wakás) |
La Tagaloga havas 6 diftongojn: /aɪ/, /ɔɪ/, /ʊɪ/, /iʊ/, /aʊ/, kaj /ei/, ortografie,
Literoj majusklaj | |||||||||||||||||||
A | B | K | D | E | G | H | I | L | M | N | Ng | O | P | R | S | T | U | W | Y |
Literoj minusklaj | |||||||||||||||||||
a | b | k | d | e | g | h | i | l | m | n | ng | o | p | r | s | t | u | w | y |
Literoj majusklaj | |||||||||||||||||||||||||||
A | B | C | D | E | F | G | H | I | J | K | L | M | N | Ñ | Ng | O | P | Q | R | S | T | U | V | W | X | Y | Z |
Literoj minusklaj | |||||||||||||||||||||||||||
a | b | c | d | e | f | g | h | i | j | k | l | m | n | ñ | ng | o | p | q | r | s | t | u | v | w | x | y | z |
La Tagaloga antaŭ 1987 (Pilipino) havis 20 literojn. Ĝi havas simplan sonsistemon kaj havas foneman ortografion. Tiuj literoj rilatas al la fonemoj /a b k d e g h i l m n ŋ o p r s t u w j/. Kelkaj fremdaj fonemoj ekzistas kiel en la vortoj
En bazlernejo, la nomoj de la literoj de Pilipino estis .
La Tagaloga ekde 1987 (Filipino) havas 28 literojn. En bazlernejo, la nomoj de la literoj proksimume sonas kiel en la Angla /ej bi si di i ef.../, sed ja 'Ñ' estas /ˈen.je/ kaj 'Ng' estas /ˈen.ˈdʒi/.
La akcento en la Tagaloga, malsame kiel en la Indonezia, estas neregula. Akcentaj indikiloj kiel supersignoj estas nedevigaj, plej ofte ne uzataj. Bonaj vortaroj devas havi la supersignojn. Estas tri supersignoj uzataj:
0. Kiam ne estas supersigno [malumay], la akcento estas antaŭlasta:
1. La dekstrakorna supersigno [mabilís] indikas simplan akcenton sur la vokalo:
<índibidwalísmo> /ˈʔin.di.bid.wa.ˈlis.mɔ/ (individuismo)
2. La maldekstrakorna supersigno [malumì] estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas antaŭlasta kaj la lasta vokalo finiĝas per la glotŝtopo /ʔ/:
3. La cirkumfleksa supersigno [maragsâ] estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas lasta kaj la lasta vokalo finiĝas per la glotŝtopo /ʔ/:
Inter vokaloj kaj antaŭ vortkomencaj vokaloj, oni kutime metas glotŝtopon /ʔ/:
La fonemo /ŋ/ povas komenci vorton:
La vokalaj grafemoj rilatas esence al la fonemoj /a e i o u/ proksimume kiel per la Hispana, sed la Tagaloga grafemo pli precize rilatas al fonemo pli levata, donante al la lingvo pli maĉantan sonon: [a̝] aŭ [ɐ].
La neakcentata /i/ ofte sonas kiel [ɪ] kaj la neakcentata /u/ ofte sonas kiel [ʊ]. Ili sonas kiel en la Anglaj vortoj
(Kuru, kamarado; la olda mondo troviĝas malantaŭ vi!)
(Flosas lia ora hararo en la somera vento.)
(Li finis sian serĉon por perloj.)
(Ne mankas akvo ĉe nia vilaĝo.)
La vorto
La vorto
La historio de la Filipina kiel la nacia lingvo ampleksas multajn jardekojn. La Nacia Lingva Instituto stariĝis la 13an de novembro de 1936 sekve al la Komunuma Akto Numero 184 por la studado pri la Filipinaj lingvoj por evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon bazotan sur unu el ekzistantaj indiĝenaj lingvoj. Tio necesigis la studadon pri ĉiuj indiĝenaj lingvoj parolitaj de pli ol duonmiliono da Filipinanoj kaj la elekton de lingvo kiel la bazo de la nacia lingvo. En 1937 la Instituto rekomendis la Tagalogan kaj eldonis gramatikon kaj vortaron. En 1959 la Departemento de Eduko nomis la Tagalog-bazitan lingvon "Pilipino" kaj ekdisvastigis ĝin. Estas multaj novaj vortoj kreitaj el malnovaj radikoj. Pilipino kaj la Angla restis kiel oficialaj lingvoj. En la 1970aj jaroj, Pilipino enkondukiĝis kiel la lingvo de edukado kune kun la Angla.
La Konstitucio de 1973 do deklaris, ke la Nacia Asembleo devus evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon nomotan "Filipino" kun 'F', supozeble bazotan sur Pilipino kun 'P'. La Konstitucio de 1987 deklaris, ke la nacia lingvo de Filipinoj estas Filipino, evoluanta kaj riĉigata je la bazo de ekzistantaj Filipinaj kaj aliaj lingvoj. Kielmaniere Filipino kaj Pilipino malsamas? Filipino [1] havas pli da fonemoj aŭ literoj; [2] havas malsaman sistemon de ortografio; [3] havas pli da pruntvortoj el la Angla; [4] havas malsaman gramatikon. La aktuala Manila Tagaloga estas la bazo de Filipino. Estas oportune, ke en Esperanto oni povus uzi la vorton "Filipina" kiel sinoniman ĝeneralan vorton al la Tagaloga, Pilipino, kaj Filipino. La malsameco de tiuj tri montras politikan tendencon. Multaj lingvistoj opinias, ke ĉiuj tri estas esence la sama lingvo.
La nova alfabeto de Filipino havas 28 literojn; Pilipino havas nur 20. Esence la nova alfabeto estas la sama kiel la Angla kun du aldonitaj literoj, 'Ng' kaj la Hispana
Majuskla | Minuskla | Majuskla | Minuskla |
---|---|---|---|
A | a | Ñ | ñ |
B | b | Ng | ng |
C | c | O | o |
D | d | P | p |
E | e | Q | q |
F | f | R | r |
G | g | S | s |
H | h | T | t |
I | i | U | u |
J | j | V | v |
K | k | W | w |
L | l | X | x |
M | m | Y | y |
N | n | Z | z |
Filipinojn koloniis dufoje Okcidentanoj. Filipinojn koloniis la Hispanoj dum 333 jaroj ekde la 16a jarcento. Post la Hispana-Usona Milito kaj ekde 1898 Filipinojn administris Usono. En 1946 Filipinoj gajnis sendependecon. Pro tiu kialo la aktuala parolado de Filipinanoj havas multajn pruntvortojn el la Hispana kaj la Angla.
La tipa Tagaloga frazo
Kiam alvenis la Hispanoj, ili enkondukis la Roman alfabeton al la indiĝenoj. Nuntempe ĉiuj ĉefaj Filipinaj lingvoj skribiĝas per la Romaj literoj. Antaŭe estis antikva indiĝena skribsistemo, kiu nomiĝas "Baybayin". En 1604 Jezuita historiisto, Pedro Ĉirino, skribis en dokumento Relación de las Islas filipinas, ke inter la insulanoj skribado kaj legado estis popularaj je Baybayin. Baybayin ampleksas seriojn da silaboj; efektive ĝi ne estas alfabeto, sed silabaro. Ekzemple, simbolo, kiu aspektas kiel inversa koro sonas kiel /ba/; kiam estas punkto super tiu, ĝi sonas kiel /bi/; kiam estas punkto sub tiu, ĝi sonas kiel /bu/. Antaŭe la Tagaloga estis esence trivokala.
Tio estis la pasinteco de la Tagaloga. Pri la estonteco, kio estos? Nuntempe la influo de la Angla regas. En Manilo oni aŭdas familiaran lingvon, kiun oni nomas "Taglish" (Tagangla). Ĝi estas kunfandiĝo de la Tagaloga kaj la Angla. Multaj sentas, ke la Tagangla estas lingvaĉo. Teknike, ĝi estas kodŝaltado. Ekzemplo de tio kun la Anglaj vortoj kursivaj estas: < By the way, may klase ako bukas. In fact, busy ako buong araw. Puwede bang magkita tayo next week? > (Parenteze, mi havos klason morgaŭ. Fakte, mi estos okupata la tutan tagon. Ĉu ni povas kunveni la venontan semajnon?) En amaskomunikiloj oni aŭdas kaj legas la Taganglan. Malgraŭ la registaraj politikoj pri lingva uzo de Pilipino aŭ Filipino, la Tagangla regas, speciale en la Manila regiono, sed malpli en aliaj lokoj. Oni rimarkas, ke en Tagalogaj provincoj ekster la Manila regiono, la lingvaĵo estas malpli miksata kun Anglaj vortoj. La Tagangla estas plejparte konversacia kaj ne taŭgas por verki seriozaĵojn kiel oficialajn kaj teknikajn dokumentojn.
Tajlandanoj rigardas Holivudajn filmojn kun Tajaj subtitoloj. Indonezianoj rigardas Holivudajn filmojn kun Indoneziaj subtitoloj. Sed Filipinanoj rigardas Holivudajn filmojn sen subtitoloj en sia lingvo. Fakte, pri la Angla mem, pli da 50% da Filipinanoj konstatas, ke ili scipovas ĝin. Sed tiu procento verŝajne reduktiĝos en la estonteco... Pli kaj pli da la Tagaloga, la Filipina, enkondukiĝas en ĉiuj niveloj de la lernejoj. Aldonendas, ke multaj kvalifikitaj geinstruistoj de la Angla forflugas el la lando al aliaj landoj pro pli altaj salajroj.
Pli kaj pli da televidprogramoj estas en la Filipina, ne en la Angla. Pli kaj pli la amaskomunikiloj Filipiniĝas. En la 1970aj jaroj, geknaboj spektis animaciojn aŭ kartunojn en la Angla, sed nun animacioj sonduobliĝas per la Filipina eĉ el Japanio aŭ aliloke, same kiel tagdramoj el Latinameriko kaj Orientazio.
Eble estonte malpli da Filipinanoj estos fluaj parolantoj de la Angla. En sia serĉo por nacia identeco, la Filipinanoj sentas, ke la Filipina pli gravas al ili. Kaj estas dilemoj. La Angla estos ankoraŭ grava kiel interkomunikilo kun la ekstera mondo. Aldonendas, ke la Manilocentra Tagalogcentra lingva politiko sentiĝas de kelkaj ne-Tagalogoj kiel speco de nova koloniismo, pro kiu aliaj Filipinaj lingvoj paŝon post paŝo elpuŝiĝos. Tamen, multaj Filipinanoj, inkluzive de ne-Tagalogoj, sentas, ke ili vere bezonas nacian lingvon. Fakte, estas sekure por diri, ke praktike ĉiuj junaj Filipinanoj, la nova generacio, scipovas la Filipinan. En Filipinoj, la gepatralingvanoj kaj dualingvanoj de la Tagaloga nombras proksimume 100 milionojn. Kaj multaj aliaj parolas ĝin tutmonde.
El la angla aŭ el aliaj lingvoj, kutime ekzistas almenaŭ du etapojn por prunti vortojn en Filipinon (la Tagalogan). La lasta etapo tagalogigas la ortografion.
Iniciata pruntetapo | Kumakain ang teacher ng ice cream. |
Lasta pruntetapo | Kumakain ang titser ng ayskrim. |
Esperanto | La instruisto manĝas glaciaĵon. |
La konsisto de la vortprovizo de la Tagaloga estas 51,9% el la Originala Tagaloga kaj aliaj lingvoj Filipinaj, 13,33% el la Hispana, 10% el la Naŭatla, 10% el la Malaja, 6,66% el la Usonangla, 6,66% el lingvoj Ĉinaj, 1% el la Tamila kaj la Sanskrita, kaj 0.66% el la Araba.
Ekzemploj el multo:
Pli ofte, la kunteksto malbezonigas supersignojn.
<"Aalis ka," sabi ni Juan.>
<Ang Isip ni Juan tungkol sa mga Bulaklak sa Pilipinas>
La Baybayin skribiĝis de maldekstro al dekstro, de supro al malsupro. Kutime, ne ekzistis spacoj inter vortoj. Vertikala linio (|) aŭ du linioj (||) funkciis kiel la Okcidenta komo aŭ punkto aŭ kiel ofte apartigilo de nepredikteblaj aroj da vortoj. Dum antikvaj tempoj, intervortaj spacoj ne uziĝis (kiel nuntempe per la Taja lingvo), sed nuntempe estas kutime per la modernversia Baybayin. Nuntempe, la linio (|) uziĝas kiel komo aŭ poezia versoapartigilo. Nuntempe, la du linioj (||) uziĝas kiel frazfiniĝo aŭ paragraffiniĝo. Simple je la silabogramo, la punkta supersigno indikis la vokalon /i (e)/, kaj la punkta subsigno indikis la vokalon /u (o)/. La kruca subsigno ne ekzistis antaŭ la Hispana Erao. Ĝi nuligis la vokalon /a/ de la silabo. En 1620, la Hispana monaĥo Francisco López inventis ĝin. Antaŭ la Hispana Erao, silabfinan konsonanton oni ne prizorgis kaj ne skribis. Tio estis poezia aspekto de la antikva skribado originale. Ekzemple, originale, literojn enparenteze oni ne skribis: "Na(g)lalaro" (Ili ludas), "Kumakai(n)" (Ili manĝas), "Marami(ng) baga(y)" (Multaj aferoj), "Bula(k)la(k) doo(n)" (Floroj tie), kaj "Kaho(y) di(n)" (Ankaŭ ligno).
La Baybayin estas praido de la Brahmia skribsistemo, kiu estas praido de la Fenica skribsistemo el Mezoriento kaj Mediteraneo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tagaloga lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.