Sfero

En geometrio, sfero aŭ n-sfero aŭ hipersfero estas (n+1)-dimensia sternaĵo, hipersurfaco, aro de punktoj de (n+1)-dimensia spaco kies distanco al fiksita punkto de tiu spaco (centro) egalas al r, kiu estas fiksita pozitiva reela nombro, la radiuso de la sfero.

SferoĈi tiu artikolo temas pri geometria termino kaj tridimensia korpo. Por esperanta evento "Svisa Feria Esperanto-Renkontiĝo" rigardu la paĝon SFERO. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sfero (apartigilo).
Sfero
Sfero kun krado de sferaj koordinatoj

La plej kutima estas 2-dimensia sfero, pilko- respektive globoforma kava objekto, surfaco, kiu estas formata de ĉiuj da la punktoj egaldistance for centra punkto en tridimensia spaco. Tiel, in eŭklida geometrio, ĝi estas punktaro en ℝ³, kie estas for distanco r de fiksita punkto de tiu spaco, kaj r estas pozitiva reela nombro nomata kiel la radiuso de la sfero. La fiksata punkta estas nomata la centro, kaj ne estas parto de la sfero mem. La speciala sfero, kiu havas r = 1, estas nomata kiel unuobla sfero.

Se la dimensio estas N, la sfero kun radiuso r kaj centro c estas la punktaro { |xc| = r }.

La 1-sfero estas cirklo.

Ekvacioj de 2-sfero en ℝ³

En 3-dimensiajn karteziaj koordinatoj sfero kun centro (x₀, y₀, z₀) kaj radiuso r estas surfaco donita per jena implica ekvacio, aŭ alivorte ĝi konsistas el ĉiuj punktoj (x, y, z) tiaj ke

    (x−x₀)² + (y−y₀)² + (z−z₀)² = r²

Parametra difino de la sama sfero estas

    x = x₀ + r cos φ sin θ
    y = y₀ + r sin φ sin θ
    z = z₀ + r cos θ

kie  0 < φ < 2π

    0 < θ < π

Fakte limigoj de ŝanĝo de φ povas esti elektitaj alie. Por ĉiu φ₀ povas esti elektite ke φ₀ < φ < φ₀+2π kaj rezultas la sama sfero; ofta varianto estas φ₀ = −π.

Sfero de ajna radiuso estas surfaco difinita per jena diferenciala formo:

    (x-x₀)dx + (y-y₀)dy + (z-z₀)dz = 0

    ((x-x₀), (y-y₀), (z-z₀)) · (dx, dy, dz) = 0

kie · estas skalara produto de vektoroj. Ĉi tiu ekvacio respektivas al tiu fakto ke rapido de punkto moviĝanta laŭ la sfero estas ĉiam perpendikulara al la radiusa vektoro. Tiel obeante la ekvacion kaj komenciĝante je iu radiuso de la centro, punkto povas veni al ĉiu punkto sur la sfero de la radiuso, sed ne povas veni al punkto sur samcentra sfero de la alia radiuso.

Surfaca areo kaj volumeno

Por kutima 2-sfero de radiuso r la surfaca areo estas

    A = 4 π

kaj la volumeno ene de sfero - volumeno de pilko kies rando estas la sfero - estas

    V = (4/3) π

Por n-sfero de radiuso r hiperareo A estas

    Sfero 

kie Γ estas la Γ funkcio, aŭ

    Sfero 

Hipervolumeno V ene de n-sfero - hipervolumeno de pilko kies rando estas la sfero - estas

    Sfero 

    Sfero 

Se m estas dimensio de spaco en kiu estas la n-sfero, m = n + 1, la formuloj povas esti skribitaj kiel

    Sfero 
    Sfero 
    Sfero 
    Sfero 

Topologia konstruado

Sfero povas esti konstruita topologie simile al la aliaj konataj surfacoj.

Startu de kvadrato kaj tiam gluu kune respektivajn kolorigitajn randoj, tiel ke la sagoj kongruu. Sfero povas esti prezentita kiel kvocienta spaco, unuobla kvadrato ( [0,1] × [0,1] ) kun flankoj identigitaj jene:

    (0, y) ~ (1-y, 1) por 0 ≤ y ≤ 1
    (x, 0) ~ (1, 1-x) por 0 ≤ x ≤ 1

Noto ke ĉi tio estas abstrakta gluado en topologia senco.

Ĉi tiu kvadrato estas fundamenta plurlatero de sfero.

Sfero 
Sfero
Sfero 
Cilindra surfaco
Sfero 
Rubando de Möbius
Sfero 
Toro
Sfero 
Botelo de Klein
Sfero 
Reela projekcia ebeno

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Sfero Ekvacioj de 2-sfero en ℝ³Sfero Surfaca areo kaj volumenoSfero Topologia konstruadoSfero Vidu ankaŭSfero Eksteraj ligilojSferoCentroDistancoGeometrioRadiusoReela nombroSpacoSternaĵo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Bretonio (franca regiono)Gazaa SektoroĜermolisto de germanaj esperantistojIranoItala lingvoMediaGoblinIsraeloDistrikto Castelo BrancoPierre Charles Maria van de Vijver3-OktinoAraraquaraMichael Jackson1922Willi StophIdanha-a-NovaARDSeán Ó RiainMerkredoBeŝameloHeřmaničkyNubo.reKrispo1867ArgentinoHidișelu de SusHindrek RikandStrekokodoJapanioFilipinojBavarioDistordo (apartigilo)FragoEŭropa Ligo de UEFAȘumugiuMalaja lingvoAristoteloTuberkulozoFrancioWest Ham UnitedUndekanoLatina lingvoPacoJArtoDodekanoAcetatoStokholmoFrancisco FrancoSamtavola komunikadoSârbiVikipedio en EsperantoTeknologioHispanioŜarkoPaul LafargueMeloMontohotelo GabelbachSankt FlorianPeter AlexanderVikioBikinoEŭroSesdeknaŭo (seksa pozicio)🡆 More