La panĝaba (en gurumukhi: ਪੰਜਾਬੀ, en shahamukhi پنجابی) estas hindeŭropa lingvo, kiun oni ĉefe parolas en regiono Panĝabio en Sudazio.
Panĝaba lingvo | |
moderna lingvo • natura lingvo | |
---|---|
Punjabi dialects and languages | |
Parolantoj | 125 000 000 |
Skribo | Ŝahmuĥi-ortografio, gurmuka skribsistemo, urdua ortografio, Mahajani, Informal Roman Urdu, nagario, panĝablingva brajlo |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Department of Languages, Punjab, Punjab Institute of Language, Art, and Culture |
Lingva statuso | 1 sekura |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | pan |
Angla nomo | Punjabi |
Franca nomo | pendjabi |
Laŭ la popolnombrado en Pakistano (2020) kaj Barato (2023), pli ol 140 miliono da personoj parolas panĝaban kiel gepatran lingvon. Sekve, panĝaba estas la 11-a plej populara lingvo en la mondo.
Datumoj de la censo en 2011 eldonitaj la panĝaba estas la tria plej parolata lingvo en Britio, kie ĝi estas instruata je niveloj GCSE kaj A.
La lingvo havas du skribojn: Gurumuĥi, skribatan de dekstre maldekstren kaj uzatan ĉefe en Barato, kaj Ŝakmuĥi, skribatan dekstren de maldekstre kaj uzatan en Pakistano. Dum la parola lingvo estas sufiĉe simila, estas grandaj diferencoj en skribo, kio kaŭzis la kreadon de du apartaj Vikipedioj Panĝaba Vikipedio (en Gurmuĥi-skribo) kaj Okcidentpanĝaba Vikipedio (por Ŝahmuĥi-skribo). Ekde la 2010-aj jaroj la Panĝaba Universitato evoluigas ilon de skriba interproksimiĝo nomitan Sangam (unio).
Oni agnoskas la lingvon en Barato; en barata Panĝabo kaj urbo Ĉandigaro, ĝi havas oficialan staton. En Pakistano ĝi ne havas oficialan statuson kaj nek estas instruata eĉ en lernejoj, kvankam panĝaboj konsistigas 60% de la loĝantaro.
Ekde decembro 2013, la panĝaba lingvo en la Gurmuĥi-skribo estas subtenata de Guglo-tradukilo. Alireblas instrumento pri altkvalita optika rekono de literoj. En 2017 BBC lanĉis sian servon en la panĝaba.
La panĝaba estas tona lingvo.
Antaŭa | Proksim- antaŭa | Centra | Proksim- malantaŭa | |
---|---|---|---|---|
Ferma | iː ਈ اِی | |||
Proksim-Ferma | ɪ ਇ اِ | ʊ ਉ اُ | ||
Mezferma | eː ਏ اے | |||
Meza | ə ਅ اَ | |||
Fermmeza | ɛː ਐ اَے | |||
Malferma | aː ਆ آ |
Labialo | Dentala/ | Retroflekso | Post-alv./ | Velsono | Uvularo | Glotalo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Naza | m ਮ م | n ਨ ن | ɳ ਣ ݨ | (ɲ) ਞ ن | (ŋ) ਙ ن٘ | |||
Haltigo/Afrikativo | tenuaj | p ਪ پ | t̪ ਤ ت | ʈ ਟ ٹ | t͡ʃ ਚ چ | k ਕ ک | (q ਕ਼ ق) | |
aspiraciaj | pʰ ਫ پھ | tʰ ਥ تھ | ʈʰ ਠ ٹھ | t͡ʃʰ ਛ چھ | kʰ ਖ کھ | |||
voĉa | b ਬ ب | d̪ ਦ د | ɖ ਡ ڈ | d͡ʒ ਜ ج | ɡ ਗ گ | |||
tonala | ਭ بھ | ਧ دھ | ਢ ڈھ | ਝ جھ | ਘ گھ | |||
Frotsono | senvoĉa | (f ਫ਼ ف) | s ਸ س | ʃ ਸ਼ ش | (x ਖ਼ خ) | |||
voĉa | (z ਜ਼ ز) | (ɣ ਗ਼ غ) | ɦ ਹ ہ | |||||
R-eca | ɾ~r ਰ ر | ɽ ੜ ڑ | ||||||
Alproksimanto | ʋ ਵ و | l ਲ ل | ɭ ਲ਼ ࣇ | j ਯ ی |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Panĝaba lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.