Olympus Mons, latina nomo de monto Olimpo, estas ŝilda vulkano sur planedo Marso.
Alta je 27 km supre de la meza nivelo de la ebeno, ĝi estas unu el la plej altaj montoj el la sunsistemo.
Olympus Mons | |||
---|---|---|---|
Olympus Mons fotita de satelito | |||
astra monto • ŝilda vulkano [+] | |||
Supermara alteco | 21 229 m [+] | ||
Koordinatoj | , 133° 48′ 0″ U 18.65-133.818° 39′ 0″ N, 133° 48′ 0″ U [+] | ||
Areo | 300 000 km² (30 000 000 ha) [+] | ||
Vikimedia Komunejo: Olympus Mons [+] | |||
La unua nomo de tiu vulkano, malkovrita de la itala astronomo Giovanni Schiaparelli, estis "Nix Olympica" (la neĝoj de Olimpo). Ĉar ĝi estas loko kun granda albedo, oni supozis ke tie estis neĝo. Oni nun scias ke la albedo venas ne de neĝo sed de nuboj.
Olympus Mons situas nord-oriente de la nord-okcidenta rando de la kupolo de Tarsis, grandega ŝvelaĵo de la marsa supraĵo, entenante pluraj vulkanojn : Arsia Mons, Pavonis Mons kaj Ascraeus Mons.
Ĝi estas ĉirkaŭigita de regiono nomata "aŭreolo de Olympus Mons" en kiu estas krestoj kaj egaj blokoj
Olympus Mons leviĝas al 27 km supre de la ĉirkaŭanta ebenaĵo, ĝia diametro ĉe la bazo estas proksimume 550 kilometroj kaj, preskaŭ tute ĉirkaŭanta ĝia bazo estas krutaĵo alta je 2 ĝis 6 km. La origino de la krutaĵo estas malbone konata. Oni teorias, ke terglitoj estigis ĝin, kaj la glitintaj materioj formis la "aŭreolon". La terglitoj estus ŝuldataj al rapida fondo de subtera glacio, aŭ tektonika movo. Alia hipotezo estas ke la vulkano estis origine sub-glacia kaj formiĝis sub glaĉero dika je du ĝis tri kilometroj da glacio.
En kulmino de la vulkano estas kaldero larĝa je 60 km kaj longa je 80 km, formita de unuiĝo de kvin krateroj.
En 2004, la kosmosondilo Mars Express fotis sur la deklivo de Olympus Mons fluojn da lafo maljunaj de malpli ol du milionoj da jaroj.
La grandego de la vulkano Olympus Mons povus esti ŝuldata al la fakto, ke Marso ne havas tektonajn platojn. Do, la lafo, kiu supreniras el varma makulo fluas al la surfaco ĉiam ĉe la sama punkto dum milionoj da jaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Olympus Mons, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.