Nov-Jorkio aŭ Nov-Jorko (angle State of New York aŭ ) estas subŝtato de Usono.
Ĉi tiu artikolo temas pri subŝtato de USA. Por urbo rigardu la paĝon Novjorko. |
Ĝi enhavas la metropolon Novjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 19.849.399 loĝantojn en 2017 kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de la Kanada provinco de Ontario kaj sude de la Kanada provinco de Kebekio.
Nov-Jorkio Ŝtato Nov-Jorkio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Empire State ("La Imperio-Ŝtato") | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Albeno | ||||
Plej granda urbo | Novjorko | ||||
Ŝtatestro | Kathy Hochul (D) (ekde 24-a de aŭgusto 2021) | ||||
Areo | 141.300 km² (27-a) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 19.465.197 (3-a) | ||||
- Denso | 159 /km² (7-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 26-a de julio 1788 | ||||
- Ordo | 11 | ||||
Horzono | UTC -5/-4 | ||||
Latitudo | 40° 30' N al 45° 1' N | ||||
Longitudo | 71° 51' U al 79° 46' U | ||||
Larĝeco | 455 km | ||||
Longeco | 530 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | Mount Marcy, 1628,57 m | ||||
- Meza alteco | 300 m | ||||
- Plej malalta | Atlantika Oceano, 0 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | NY | ||||
- ISO 3166-2 | US-NY | ||||
Retejo | http://www.ny.gov | ||||
Nov-Jorkio aprobis poŝtelefonan kaj retan sportajn vetojn kiel parto de la ŝtata buĝeto ekde 2022.
Nov-Jorkio estas la kvara plej granda Usona ŝtato laŭ loĝantaro: nur Kalifornio, Teksaso, kaj Florido estas pli grandaj.
La ĉefaj partoj de la ŝtato estas (kun % de Nov-Jorkianoj):
62% de la ŝtatanoj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko.
Politike, Novjorko kutime voĉdonas maldekstren, Upstate dekstren, do la batalkampo de la ŝtato estas en Longinsulo kaj Westchester.
La urbo Novjorko, havante 8.008.278 loĝantojn (2000), estas grava monda centro por komerco kaj financoj. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Dek milionoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko, loĝas ekster la ŝtato en norda Nov-Ĵerzejo kaj sudokcidenta Konetikuto.
Ne-metropola Nov-Jorkio enhavas la Adirondak-Montaron kaj Katskil-Montaron, la riveron Hudsono, la Fingrajn Lagojn, la Niagaran Akvofalaron, kaj la gravajn urbojn:
La okcidenta limo estas la Lago Erio, la nordokcidenta la Lago Ontario kun Kanado je la aliflanka bordo, kaj ankaŭ norde la limo estas kun Kanado - nordokcidente per la Rivero Sankt-Laŭrenco. Ĉe la Niagara Akvofalaro, inter la du grandaj lagoj en la okcidento apud Kanado, 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem.
Giovanni da Verrazano (1524) kaj Henry Hudson (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sed Nederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en 1624. Peter Minuit aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60 guldenoj da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), Fortikaĵo Orange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato), Breuckelen (Brooklyn), kaj Schenectady.
Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en 1664, kaj okazis konfliktoj kun la francoj en la nordo (Lago Champlain, Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post la Franca-kaj-Indiana Milito, en Novjorkio okazis multaj bataloj de la Revolucia Milito kontraŭ Britio. Norde de Novjorko situas fortikaĵo West Point, strategie tre grava loko por preventi ke la britoj kaptu la riveron kaj apartigu la ŝtataron. Ĉe West Point oni poste starigis faman militistaran akademion. La 26-an de julio, 1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek-unua ŝtato de la nova Usono.
Nov-Jorkio konsistas el 62 kantonoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nov-Jorkio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.