Svahillingva Vikipedio: La enciklopedio Vikipedio en la svahila lingvo

publikigita versio estis patrolita je 25 dec.

La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wiki ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003. Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.

Svahillingva Vikipedio
Svahillingva Vikipedio: La enciklopedio Vikipedio en la svahila lingvo
Retadreso sw.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo svahila
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de aprilo 2024
Artikolnombro 80 433
Profundeco 10.3
Paĝoj 173 622
Redaktoj 1 329 840
Uzantoj 66 814
Aktivaj uzantoj 176
Administrantoj 17
Dosieroj 2 290
Svahillingva Vikipedio: La enciklopedio Vikipedio en la svahila lingvo
v • d • r

La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio. En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 29-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 80 433 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj


Tags:

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Partio (politiko)Preventa militoMalnova Panamurbo1962ItalioWhatsAppRheinische PostMarie UnderKvadrata kilometroNacia parko ĴemajtioGregoria kalendaroSara (muzikgrupo)KojboEva(11735) 1998 KN56NavizenceSovetunioAbismo MacoĥaJordi WildBjalistokoDiaĵoTTTSeksa revolucioVikioLatina lingvoAteno21-a de novembroMistyBiologia klasado26-a de martoKuboOficregionoj (Surinamo)AliancanojMajotoKrimeoHenriko la 3-a (Francio)KartvelioAŭstralioT-Rex-LudoLudkartoAfganioRotacia motoroPhpBBMaldivojGeragera Booth RakontoRetpoŝtoMonda Tago pri TeatroWLoĝdensoMonda Boksa AsocioSidnejo15-a de septembroListo de fervojaj stacioj en UkrainioOrdeno de la Brita ImperioAeroplanoWi-FiQAgrikulturo en Nederlando9Angula arko1734Egipto (mitologio)KSega SaturnSophie de Choiseul-GouffierBaiduGilgitTeresinaKirgizioKuketoDagbania lingvoIndikativoVikilibroj🡆 More