Natrio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Na kaj atomnumero 11.
La vorto Natrio kaj ĝia simbolo Na venas de la latina vorto natrium kaj de la araba vorto natron. La brito Sir Humphry Davy unue ekstraktis puran natrion en 1807, kaj li nomis la elementon sodium. En la naturo, natrio ekzistas nur en kombinaĵoj.
Natrio estas alkala metalo. Ĝi estas arĝenta, mola metalo, kaj kombiniĝas rapide kun la oksigeno en la aero kaj reagas fortege kun akvo, formante natrian hidroksidon kaj hidrogenon. Natrio formas multajn kombinaĵojn, kiel komunan salon, borakson, krioliton, kaŭstikan sodon, kaj natrian bikarbonaton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Natrio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.