Bloko De La Perioda Tabelo

La kemiaj elementoj estas klasifikitaj laŭ blokoj de perioda tabelo, kies nomoj rilatas al la plej energioriĉa orbitalo de iliaj elektronkovraĵojn.

Unu bloko inkludas plurajn grupojn de la perioda tabelo.

Oni diferencigas la sekvajn blokojn:

  • s-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la s-orbitalo. Al tiu ĉi bloko apartenas la elementoj de la 1 kaj 2 grupo (alkala metalo, teralkala metalo).
  • p-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la p-orbitalo. Al tiu ĉi bloko apartenas la elementoj de la grupoj 13-18 kiel metaloido, karbongrupo, nitrogengrupo, kalkogeno (ĥalkogeno), halogeno kaj nobla gaso.
  • d-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la d-orbitalo. La elektronoj de tiu d-orbitalo troviĝas ne en la ekstera tavolo, sed sub tiu ĉi. Pro tio, ke tiaj elementoj posedas 1 aŭ (plej ofte) 2 eksterajn elektronojn, montras ili similajn kemiajn kondutojn. Al tiu ĉi grupo apartenas ĉiuj transirmetaloj (grupoj 3-12).
  • f-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la f-orbitalo. Ankaŭ la elektronoj de tiu f-orbitalo troviĝas ne en la ekstera tavolo, sed en la dua sube. La kemia simileco estas pli forte esprimita en tiu grupo ol en la d-bloko. Al la f-bloko apartenas la lantanoidoj kaj la aktinoidoj.
Bloko De La Perioda Tabelo


Tags:

ElektronkovraĵoGrupoj de la perioda tabeloPerioda tabelo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Miklós BaranyaiNorwichFrancioFilipo la 3-a (Francio)UsonoMarborda pluvioHispanioListo de insuloj en KaribioKrasnogorsk (Moskva provinco)Roma martirologioHTML5TaksonomioISBNTurkioBildliteraturoGiro d'Italia 2017LuteranismoSlovenio en la Somera Olimpiko 2000AmerikoMalutopio1993Alytus (subdistrikto)GoogleBurbonojKalikutoFizioterapioTransistoroStir-helpa sistemoInstituto TrumanMoseoBeyoncé KnowlesPlanlingvoMezepokoMaronitojGermanioKazimierz ŁyszczyńskiFutbaloAngkor ŬatZujūnaiTurandotDavid CameronInternacia sistemo de unuojJoseph LiebermanTritikoMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000LibanoParacetamoloDepartemento Sankta Andreo kaj ProvidencoSoja proteinoArthur Conan DoyleJoe BidenKatmanduoAŭgusteno de HiponoValčiūnaiLysá nad LabemMalvola orgasmoPonto Reĝino LudovikinoFruktoThe GuardianEnsorĉoVladimira provincoOusmane DembéléPropedeŭtika valoro de EsperantoVikipedioIrlandoAnglioPanoWilliam AndersIndonezia lingvoNuklea Esplorcentro SoreqEsperanto kaj Libera Scio🡆 More