Neŭtrono: Elektre neŭtra partiklo; unu de la du specoj de nukleonoj

Neŭtrono estas subatoma partiklo el la grupo de barionoj.

Laŭ la atoma modelo de la fizikisto Niels Bohr, ĝi formas unu el la du nukleonoj en la atomkerno de atomo. Ĝi havas nulan elektran ŝargon. Ĝia maso estas 1840-oble pli granda ol tiu de elektrono.

La neŭtrona maso estas 939,565 378 MeV/c2 (tio estas: 1,674 927 × 10−27 kg). Ĝia radiuso estas ĉirkaŭ 1,7 × 10−15 metro (la unuo 10−15 metro estis iama nomata "fermi", memorante la fizikiston Enrico Fermi), sed pli precizaj rezultoj malsimilas laŭ la mezurmetodoj.

La angula movokvanto estas ligita al la spino, kies valoro estas 1/2.

Ekzemple, atomo de heliumo havas du neŭtronojn kaj du protonojn en la nukleo. (La atommaso de heliumo estas preskaŭ 4 amu), kaj havas ankaŭ du elektronojn, kiuj orbitas ĉirkaŭ la atomkerno.

Neŭtronoj formas kune kun protonoj la nukleojn (atomkernojn). Ili ligiĝas per la forta interago al la protonoj kaj tiel malhelpas la disfalon de la kerno. Nur la atomkerno de la hidrogena izotopo 1H ne enhavas neŭtronon.

Laŭ la teorio de la kvarkoj, neŭtrono konsistas el tri kvarkoj: du d-kvarkoj kaj unu u-kvarko (formulo udd). Liberaj neŭtronoj ne estas stabilaj, sed havas averaĝan vivperiodon de nur 887 sekundoj (preskaŭ kvaronhoro). Ĝi disiĝas al protono, elektrono kaj antineŭtrino. Ene de atomkerno, kie neŭtronoj konstante ŝanĝiĝas al protonoj kaj reŝanĝiĝas, ili estas tre stabilaj.

Neŭtrono: Elektre neŭtra partiklo; unu de la du specoj de nukleonoj
Atomo de litio kun 4 neŭtronoj (bluaj) kaj 3 protonoj (ruĝaj)
ĉirkaŭataj de 3 elektronoj.
Neŭtrono: Elektre neŭtra partiklo; unu de la du specoj de nukleonoj
La kvarkoj en neŭtrono


Vidu ankaŭ

Tags:

AtomkernoAtomoBarionoElektra ŝargoElektronoMasoNiels BohrNukleonoPartiklo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Genra duumismoBéla BakosŜvaoKonvertiĝo de PaŭloNaturalismoPandemio de KOVIM-19Murat ZjazikovPetr TomašovskýNaftoPrivacy BadgerMara ekosistemoMallaviFTSE 100MineraloBatuko (religio)Statistika Fako de la Unuiĝintaj NaciojWayback MachineDesamortizaciónSomera Esperanto-StudadoKameraoLotte ZweigJulio CezaroPIVSizifoLupenoRoterdamoNajadoKastelo PrielauIneu (Arad)Malneta enlanda produktoLurcy-LévisAngla nacia teamo de futbaloStefan ZweigRetforumoElipsa kurboLena KarpuninaMaren StoffelsEtikoPsikoza depresioRettrompadoLa EsperoZagreba metodoLatina lingvoPremier (Tjumeno)Provinco CienfuegosCho Sung HoVillanova MarchesanaTřtí (Sychrov)Unuiĝinta ReĝlandoTeknologioBenzilacetonoIsraeloAplikprograma interfacoLanĉo-veturiloPornografioKalia okzalato2020-aj jarojLingvo2-HeksenoAnusa seksumadoSuntempoImperioLajos ChapponPetr Sepéši🡆 More