Mendelevio: Kemia elemento kun simbolo Md kaj atomnumero 101

Mendelevio aŭ Unilunio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Md (antaŭe Mv) aŭ Unu kaj la atomnumeron 101.

Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Mendelevio estas transurania radioaktivega metala elemento, kiun oni povas fari bombardante ejnŝtejnion per alfaradioj. Ĝi estis nomita omaĝe al la kemiisto, Dmitrij Mendelejev.



Md

mendelevio

Md
101
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero mendelevio (mendelevium), Md, 101
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1.3 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Rimarkindaĵoj

Esploroj montras, ke mendelevio havas iom stabilan dupozitivan (II) oksidostaton, krom la pli tipa (en aktinoidoj) tripozitiva (III) stato. Md-256 estis uzita por esplori la kemiajn trajtojn de ĉi elemento en akva solvaĵo. Ne estas ceteraj uzoj por mendelevio, kaj apenaŭaj kiomoj da ĝi estis produktitaj iam.

Historio

Mendelevion unue sintezis la teamestro Stanley G. Thomson kaj Albert Ghiorso, Glenn T. Seaborg, Bernard Harvey kaj Greg Choppin je eka 1955. La teamo produktis Md-256 (duonvivo da 76 minutoj), kiam ili bombardis celon el ejnstejnio-253 per alfaradioj (heliumaj atomkernoj) en la 60-cola ciklotrono ĉe Radiolaborejo Berkeley en Kalifornio; Md-256 estis sintezita po unu atomo. La elemento 101 estis la naŭa transurania elemento laŭ sintezdato.

Izotopoj

15 radiizotopoj de mendelevio estas esploritaj. Plej stabilaj estas Md-258 kun duonvivo da 51,5 tagoj, Md-260 kun 31,8 tagoj kaj Md-257 kun 5,52 horoj. La ceteraj radiaktivaj izotopoj havas duonvivojn da malpli ol 97 minutoj, kaj la plimulto da malpli ol 5 minutoj. Tiu ĉi elemento havas 1 izomeron, 258m-Md (t½ 57 minutoj). La atommaso de la izotopoj de mendelevio rangas inter 245,091 unuoj de atommaso (Md-245) kaj 260,104 unuoj (Md-260).

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Mendelevio RimarkindaĵojMendelevio HistorioMendelevio IzotopojMendelevio ReferencojMendelevio Vidu ankaŭMendelevio Eksteraj ligilojMendelevioAktinoidoAlfaradioAtomnumeroDmitrij MendelejevEjnŝtejnioKemia elementoKemiistoMdMetaloMvPerioda tabeloRadioaktivecoRara teroTransuraniaj elementoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Wolfgang HagenauerHome AlonePaseroformaj birdojRublovo-Arĥangelskoje (Rublovo-A. linio)Seksa pozicioForbesIslama ŜtatoPaledoOksigenoOnomatopeoj en EsperantoĈefpaĝoOSI-modeloXXXInsulo de la RozojPodolioSpektoradegoSeksa ekscitiĝoAŭstralioCarolin WeemeyerJukka PuotilaLibanoPășunea MareMichael JacksonSorghum bicolorFresno de la Ribera30-a de martoLiberigmonumento (Innsbruck)UsenetDigimonHarmona serioLeninNegocoŜakoMidzadoFingrumadoGyőző HatárKosmopramo AtlantisJohann Wolfgang von GoetheLernejoLucky LucianoAlbert ŠkarvanBoacoBaratoUniversitatoEŭropa Tenisa AsocioMasturbadoGranda Nordia MilitoCitronoEsperantujoEsperanto-movadoSan-Paŭlo (urbo)BankoMuzikoInfanoEtaĝoAUniversala Kongreso de EsperantoHistorio de UkrainioNordorienta ItalioVikioPloroKarl Friedrich HornBaltiaj Esperanto-TagojCSSMaría SumireRușeniNacia Revolucia Armeo🡆 More