Mensa sano estas nivelo de psikologia bonfarto, aŭ foresto de mensa malsano; ĝi estas la psikologia stato de iu kiu estas funkcianta je kontentiga nivelo de emocia kaj konduta alĝustigo.
El la vidpunkto de pozitiva psikologio aŭ holismo, mensa sano povas inkludi individuan kapablon por ĝui la vivon, kaj krei ekvilibron inter vivagado kaj klopodoj por atingi psikologian reziston. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS aŭ en angla WHO) mensa sano inkludas "subjektivan bonfarton, perceptitan memefikon, aŭtonomecon, kapablon, intergeneracian dependon, kaj mem-ĝisdatigon de la propra intelekta kaj emocia potencialo, inter aliaj." Krome la MOS asertas, ke la bonfarto de individuo estas enhavata en la realigo de ties kapabloj, fronte al normalaj stresoj en la vivo, al produktiva laboro kaj al kontribuo al sia komunumo. Tamen, kulturaj diferencoj, subjektivaj taksadoj, kaj konkurencaj profesiaj teorioj, ĉiuj kontribuas siamaniere al kiel "mensa sano" estas difinita.
Persono luktanta kontraŭ sia konduta sano povas fronti kontraŭ streso, deprimo, anksieco, socirilataj problemoj, aflikto, adikto, atentomanka-hiperaktiva perturbo aŭ lernomalkapablo, afekcia perturbo, aŭ aliaj psikologiaj problemoj. Konsilistoj, terapiistoj, vivotrejnistoj, Wiki Esperantopsikologoj, flegistinoj aŭ kuracistoj povas helpi administri kondutsanajn aferojn per traktadoj kiaj terapio, konsilado, aŭ kuraciloj. La nova kampo de "tutmonda mensa sano" estas "la areo de studo, esplorado kaj praktikado, kiu metas kiel prioritaton la plibonigon de mensa sano kaj atingon de egaleco en mensa sano por ĉiuj homoj tutmonde".
Kelkaj mensasanaj klinikoj estas nuntempe identigitaj pere de la esprimo konduta bonfarto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mensa sano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.