La pozitiva psikologio estas akademia disciplino de la fako psikologio, kies precipa celo estas esplori la bonajn, pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter homoj.
Ĝi fokusigas centrajn vivotemojn kaj vivkvalito, kiel feliĉo, optimismo, sekureco, fido, pardono kaj interhoma solidareco, kiuj en la komencaj jardekoj de la fako psikologio, kiu fokusiĝis pri malsanoj, konfliktoj, personaj kaj interhomaj perturboj, estis malmulte atentataj.
Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la neŭrologiaj sciencoj liveris esplorajn rezultojn, kiuj vidigis feliĉon kaj malfeliĉon kiel du sendependaj emociaj sistemoj. Pro tiu ekkono la psikologo Martin Seligman "fondis" la pozitivan psikologion kiel novan branĉon de la akademia psikologio. La vorto priskribas movadon ene de la fakularo pri psikologio (Wiki Esperantopsikologoj, kuracistoj, psikoterapiistoj, Wiki Esperantosociologoj), kiuj koncentriĝas pri la pozitivaj karakterizaĵoj de la homoj sen fokusiĝi pri iliaj mankoj kaj misoj. La termino publike ekkonatiĝis en 1998 kiam Martin Seligman elektis ĝin kiel la temon por sia oficperiodo kiel prezidanto de la Usona Asocio pri Psikologio. Li celis reagi kontraŭ pasintaj praktikoj, kiuj tendencis koncentriĝi pri mensmalsano kaj emfazis maladaptan konduton kaj negativan pensadon. La koncepto de pozitiva psikologio baziĝas sur la humanisma movado de Abraham Maslow, Rollo May, James Bugental, kaj Carl Rogers, kiu instigas emfazon de feliĉo, bonfarto, kaj pozitiveco.
Pliaj notindaj poziitivaj psikologoj estas Mihály Csíkszentmihályi, Albert Bandura, kaj Sonja Lyubomirsky.
La vortumo pozitiva psikologio ne signifas ke la aliaj branĉoj de psikologioj estus nomataj aŭ juĝataj "negativaj". Ĝi estu aldona vidpunkto, kiu antaŭe tiom eksplicite ankoraŭ ne ekzistis en la fako psikologio, kaj kuraĝigu al pli profunda esploro de la ecoj, kiuj igas la homan vivon pli bona, pli feliĉa, pli sana kaj sume pli vivinda.
Ekde la fondo de pozitiva psikologio, kompania organizado ankaŭ uzis ĝiajn rezultojn, ekzemple en la formo de la pozitiva gvidadkoncepto en anglosaksaj landoj. Ankaŭ en konceptoj pri edukado la ideoj de pozitiva psikologio ĉiam pli graviĝas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pozitiva psikologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.