La Nacia Instituto pri Mensa Sano (angle National Institute of Mental Health) estas unu el la 27-komponantoj de la Naciaj San-Institutoj, biomedicinaj esploraj agentejoj kaj de la konduto, de la federacia registaro de Usono.
La misio de NIMH estas redukti la ŝarĝon de mensaj malsanoj kaj kondutaj malsanoj tra la enketado de la menso, cerbo kaj konduto.
Nacia Instituto pri Mensa Sano | ||
---|---|---|
esplora institucio | ||
Komenco | 15-a de aprilo 1949 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Bethesda | |
Agareo | ||
Filioj | NIMH Repository and Genomics Resource vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Por plenumi sian mision, la Instituto: esploras mensajn malordojn kaj la bazan sciencon de la cerbo kaj konduto; helpas esplori ĉi tiujn temojn en universitatoj kaj hospitaloj tra tuta Usono; kolektas, analizas kaj distribuas informojn pri la kaŭzoj, kazoj kaj traktado de mensaj malsanoj; ĝi helpas formadon de pli ol 1000 sciencistoj por fari klinikan esploradon; kaj komunikas informojn de sciencistoj al publiko, amaskomunikiloj, ktp.
La Nacia Instituto pri Mensa Sano financas esploron de sciencistoj tra la lando. Per ĝia eksterkomerca programo, NIMH subtenas pli ol 2 000 esplorajn stipendiojn kaj kontraktojn ĉe universitatoj kaj aliaj institucioj ĉirkaŭ la lando. Esploristoj proponas projektojn per stipendia programo kaj povas peti renovigojn por ricevi daŭrantan financadon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia Instituto pri Mensa Sano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.