Marjam Mirzaĥani (angle Maryam Mirzakhani, perse مریم میرزاخانی; naskita 3-an de majo 1977, mortis la 15-an de julio 2017) estis irana matematikisto laboranta en Usono.
Marjam Mirzaĥani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
مریم میرزاخانی | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1977 en Teherano, Irano | ||||
Morto | 14-an de julio 2017 (40-jaraĝa) en Stanford, Kalifornio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | mama kancero vd | ||||
Lingvoj | persa • angla vd | ||||
Loĝloko | Palo Alto vd | ||||
Ŝtataneco | Irano • Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard • Sharif University of Technology • Farzanegan School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jan Vondrák vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • universitata instruisto • topologo vd | ||||
Laborkampo | hiperbola geometrio • ergoda teorio • simplekta geometrio • kompleksa geometrio • dinamiksistema teorio • dynamical billiards vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Curtis Tracy McMullen vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 2014, Mirzaĥani fariĝis kaj la unua virino kaj la unua iranano honorigita per la Medalo Fields, la plej prestiĝa premio en la matematika mondo. La premia komitato citis ŝian laboron en komprenado de la simetrio de kurbaj surfacoj.
Ŝiaj esploraj temoj inkluzivas Teichmüller-teorion, hiperbolan geometrion, ergodikan teorion kaj simplektikan geometrion.
Mirzaĥani naskiĝis en 1977 en Tehrano, Irano. Ŝi iris al Farzanegan-mezlernejo en Tehrano, la Nacia Organizo por Evoluado de Esceptaj Talentaj (NODET).
En 1994, Mirzaĥani gajnis oran medalon en la Internacia Matematika Olimpiado, kiel la unua irana studentino fari tion. En la 1995-a Internacia Matematika Olimpiado, ŝi fariĝis la unua irana studento atingi perfektan poentaron kaj gajni du orajn medalojn.
Ŝi akiris sian Bakalaŭrecon Sciencan (BSc) pri matematiko (1999) de Ŝarif Universitato de Teknologio en Tehrano. Ŝi poste iris al Usono por plua studado, gajnonta sian doktorecon (PhD) de Universitato Harvard (2004), kie ŝi laboris sub la gvidado de prof. Curtis McMullen, gajninto de Medalo Fields. Ŝi estis ankaŭ eklde 2004 esploristo de la Matematika Instituto de Clay kaj profesoro ĉe Universitato Princeton.
Mirzaĥani faris plurajn kontribuaĵojn al la teorio de modulaj spacoj de Riemann-surfacoj. En ŝia frua laboro, Mirzaĥani eltrovis formulon esprimantan la volumenon de modula spaco kun donita genro kiel polinomio en la nombro de limaj eroj. Tio ĉi gvidis ŝin akiri novan pruvon por la formulo eltrovita de Edward Witten kaj Maxim Kontsevich pri la interkruciĝaj nombroj de taŭtologiaj klasoj pri modula spaco, kaj ankaŭ asimptoma formulo por la kresko de la nombro de simpla ferma geodezio sur kompakta hiperbola surfaco, induktanta la teoremon de la tri geodezioj por sferaj surfacoj. Ŝia posta laboro koncentriĝis pri Teichmüller-dinamiko de modula spaco. Speciale, ŝi pruvis la longdaŭran konjekton ke tertrema fluo de William Thurston pri Teichmüller-spaco estas ergodika.
Plej laste, en 2014, kun Alex Eskin kaj kun eniga informo de Amir Mohammadi, Mirzaĥani pruvis ke kompleksaj geodezioj kaj iliaj fermiĝoj en modula spaco estas surprize regula, ol neregula aŭ fraktala. La fermiĝoj de kompleksaj geodezioj estas algebraj objektoj difinitaj pere de polinomioj kaj sekve ili havas certajn rigidajn ecojn, kio estas analoga al fama rezulto, kion Marina Ratner atingis dum la 1990aj jaroj. La Internacia Matematika Unio anoncis en ĝia gazetara anonco oficiale ke, "Tio estas miriga eltrovi ke la rigideco en homogenaj spacoj havas eĥon en la nehomogena mondo de modula spaco."
Mirzaĥani ricevis la Medalon Fields en 2014 pro "ŝiaj elstaraj kontribuaĵoj al la dinamiko kaj geometrio de Riemann-surfacoj kaj iliaj modulaj spacoj".
Ĉe la tempo de la premio, Viskonsina profesoro Jordan Ellenberg klarigis ŝian esploron al populara spektantaro.
Prezidanto Hasan Ruhani de Irano gratulis ŝin.
Ŝi edziniĝis al Jan Vondrák, ĉeĥa teoria komputila sciencisto kiu laboras ĉe IBM Almaden Esplora Centro. Ili havas filinon nomatan Anahita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marjam Mirzaĥani, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.