Kverko (Quercus el fagacoj) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbustoj kun virseksaj floroj en pendaj, delikataj amentoj, kun inseksaj unuopaj floroj unuope ĉirkaŭitaj de involukro (kupulo), kaj kun fruktoj (akenoj nomataj glanoj), oblongaj aŭ ovoidaj, kun bazo ĉirkaŭita de ligneciĝinta kupulo; la malmola, fortika ligno de kelkaj specioj estas uzata por ĉarpentado, ŝipkonstruado, meblofarado k.s.; ĉirkaŭ 400 specioj el Eŭropo, Azio, Norda Afriko, kaj Centra kaj Norda Ameriko.
Kverko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vidu Liston de kverko-specioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La blankaj kverkoj (sinonimo: sekcio Lepidobalanus). Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko, Nordameriko. Stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj, estas dolĉaj aŭ iomete amaraj; interno de la glanŝelo estas senhara.
Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj kaj estas amaraj; interno de glanŝelo estas senhara. (Kverkoj de sekcio Mesobalanus estas tre parencaj al kverkoj de sekcio Quercus, kaj oni foje metas ilin en ĝin.)
Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de la glanŝelo estas senhara aŭ iomete hareca.
La mezaj kverkoj, ili kreskas en sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko. La stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de glanŝelo estas hareca.
La ruĝaj kverkoj (sinonima sekcinomo: Erythrobalanus). Kreskas en Norda, Centra, kaj Suda Ameriko. La stilusoj kaj longaj, la glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj, la interno de la glanŝeloj estas hareca.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kverko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.