La fagacoj (latine Fagaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj.
Tiu familio apartenas al la ordo fagaloj (Fagales). Ĝi enhavas 9 genrojn kaj ĉirkaŭ 1100 speciojn,. Ĝia tipa genro estas fago.
Fagacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
rondfolia kverko (Quercus rotundifolia) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
fago Fagus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La specioj de tiu familio estas arboj aŭ arbedoj. Ili vivas en mildaj kaj ankaŭ tropikaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La viraj floroj staras en amento aŭ en kapeto, la inaj floroj po 1-3 staras cirkulante kun hipofolioj; ĉiu arbo estas duseksa. La frukto estas nomata kiel glano (kiu estas tipo de nukso), kiun ĉirkaŭas la kupulo, evoluanta el la hipofolioj kaj flora akso.
La arbospecioj de tiu ĉi planta familio estas tre gravaj por la arbarkulturo en la norda kontinenta zono. Tiuj ĉi arboj formis en la mezepoko grandajn arbarojn en Eŭropo, kiuj dum la industriiĝo iom post iom malgrandiĝis. Ĉar tiuj arboj (kverko, fago) maturiĝas por hakado post longa (hom)tempo, tiel ili estas tre valoraj. La netuŝitajn, naturajn arbarojn oni rezervas en naturprotektejoj. Fagacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.
Floroformulo: P4-7A4-7 kaj P(3-6)G(3 aŭ 6)
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (22 maj. 2020),, jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj:
Kelkaj specioj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fagacoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.