Kaĉo estas manĝaĵo el kuirita greno (antaŭe pistita aŭ muelita), aŭ el aliaj ingrediencoj de pli-malpli kompakta konsisto, ekzemple el fruktoj aŭ legomoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon kaĉo.
Ĝi estas la plej malnova kaj simpla maniero pretigi grenon kaj ĝis nun tutmonde ankaŭ la plej grava. Idoj de kaĉo estas diskopano, pano kaj blino. Hodiaŭ tre konataj estas ekz. la angla porridge (poriĝo, t.e. avenkaĉo), la itala polento kaj plej ofte dolĉeritaj kaĉoj por infanoj aŭ malsanuloj, ekzemple grio-kaĉo.
Greĉnevaja kaŝa, fagopira kaĉo, tradicie populara en la rusa kuir-arto
En multaj tiaj proverboj, sed ankaŭ en la ordinara parola lingvaĵo, "kaĉo" foje havas metaforan sencon: komplika okazaĵo, maloportuna situacio, malfacile kompreneblaj kaj elireblaj cirkonstancoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kaĉo (manĝaĵo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.