Iliado estas – kun Odiseado – atribuata al la pra-greka poeto kaj rapsodo Homero.
Ĝi konsistas el dudek kvar libroj aŭ kantoj. Kompleksa kaj enciklopedia verko, ĝi estas konsiderata ĉefelemento de la Greka literaturo. Ĝi rakontas la eventojn de mallonga epizodo de la Troja milito: tiu pri la kolero de Aĥilo.
Ἰλιάς | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • epopeo • oral poetry | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Homero | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Homera lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | epiko | ||||
| |||||
| |||||
La poemo rakontas militon inter Grekoj kaj Trojanoj, kiu daŭris dek jarojn, kaj originis el la forrabo de Helena, edzino de Menelao, reĝo de Sparto kaj frato de Agamemnono, fare de Pariso, filo de Priamo, reĝo de Trojo. La "Iliado" disvolviĝas tamen en kvindek unu tagoj en la naŭa milita jaro. Homero kantas la eventon ekirante de la priskribo de la kolero de Aĥilo, la plej forta el la Aĥajaj herooj: li rifuzas batali plu, ĉar Agamemnono, reĝo de Mikeno kaj ĉefo de la Aĥaja armearo, forprenis de li lian sklavinon Brizeida. En la sekva batalo la Grekoj suferas gravajn malvenkojn kaj la Troja heroo Hektoro mortigas Patroklon, la amikon de Aĥilo. La dua parto de la poemo pivotas ĉirkaŭ la violenta venĝo de Aĥilo, kiu mortigas Hektoron kaj trenas lian al ĉaro ligitan kadavron ĉirkaŭ la muregoj de Trojo: la "Iliado" finiĝas per la funebrado pri Hektoro kaj ne pritraktas la finon de la milito kiun venkas la Grekoj danke al la fama ruzaĵo de Odiseo pere de la ligna ĉevalo. Al la Troja milito estas ligitaj multnombraj mitoj de la klasika antikveco.
En la latina ekzistas eta epopeo Iliado Latina el la tempo de Nerono en kiu oni resumis la Grekan Iliadon. Danke al tiu Latina versio, Mezepoko konis la miton.
La Iliado konsistas el 15.693 heksametraj versoj kaj estas disdividita en 24 kantojn.
Multaj roluloj de Iliado estas katalogitaj; la dua duono de la Libro Dua, nome la "Katalogo de Ŝipoj", listigas la komandantojn kaj la kohortojn; la batalscenoj supraĵe aludas rapide aliajn minorajn rolulojn.
Oni multe studis kaj eĉ polemikis pri la naturo de la rilatoj inter Aĥilo kaj Patroklo, ĉu tiuj povus esti priskribitaj kiel seksamaj aŭ ne. Kelkaj fakuloj pri klasika Grekio kaj helenisma Ateno rigardis ilin kiel pederastiaj, dum aliaj vidis ilin kiel platonisma milit-ligo.
En la literaturigita Troja Milito de la Iliado, la dek du Olimpaj gedioj kaj minoraj diaĵoj luktas inter si kaj partoprenas en la homaj militaferoj, ofte interferante ĉe homoj por kontraŭi aliajn diojn. Malkiel ĉe iliaj priskiriboj en la greka religio, la portretoj fare de Homero de la dioj kongruas kun liaj rakontaj celoj. La dioj en la tradiciaj pensaro ka jdiskurso de la kvar-jarcentaj atenanoj ne similas al tiuj kiuj estas familiaraj en Homero. La klasika historiisto Herodoto diras, ke Homero kaj Heziodo, lia samtempulo, estis la unauj verkistoj kiuj nomas kaj priskribas la aspekton kaj karakteron de la dioj.
Mary Lefkowitz (2003) studis la elstarecon de la gedia agado en la Iliado, klopodante respondi la demandon ĉu dia interveno estas diskreta okazo aŭ ne, aŭ ĉu tiaj gediaj kondutoj estas simplaj homkarakteraj metaforoj. La intelektula intereso de la klasikepokaj aŭtoroj, kiel Tucidido kaj Platono, estis limigita al sia utileco kiel "vojo por paroli pri la homa vivo pli ol priskribo aŭ vero", ĉar, se la dioj restas religiaj figuroj, pli ol homaj metaforoj, ilia "ekzisto" — sen la fondo de dogmo aŭ de unu biblio de kredoj — poste permesis al la greka kulturo la intelektan amplekson kaj liberon por alvoki la diojn kiu kongruas kun la religiaj funkcioj kiujn ili postulas kiel popolo. La religio ne havis fondinton kaj ne estis la kreaĵo de inspirita instruisto, kio male estis popularaj originoj de ekzistantaj religioj en la mondo. La individuoj estis liberaj por kredi tion kion ili deziras, ĉar la greka religio estis kreita ekster la interkonsento de la popolo. Tiuj kredoj koincidas kun la pensaro pri la dioj en politeisma greka religio. Adkins kaj Pollard (2020/1998), samopinias kun tio dirante, “la fruaj grekoj personigis ĉiujn aspektojn de sia mondo, kaj natura kaj kultura, kaj siajn espertojn pri ĝi. La tero, la maro, la montoj, la riveroj, kutima juro ("themis"), kaj la propra havaĵo en la socio kaj estis ĉiuj viditaj laŭ terminoj kaj personaj kaj naturalismaj.” Kiel rezulto de tiu pensaro, ĉiu dio aŭ diino, en la plurdeisma greka religio estas atribuata al aspekto de la homa mondo. Por ekzemplo, Pozidono estas la dio de la maroj, Afrodito estas la diino de la beleco, Areso estas la dio de milito, kaj tiel plu ĉe multaj aliaj dioj. Tiel estas kiel la greka kulturo estis difinita kiel multaj atenanoj sentis la ekziston de dioj pere de la dia interveno en gravaj okazaĵoj de iliaj vivoj. Ofte ili trovis tiujn okazaĵojn misteraj kaj neklarigeblaj.
Psikologo Julian Jaynes (1976) uzas la Iliadon kiel ĉefa pruvaro por sia teorio de la "Duĉambra Menso", kio asertas, ke ĝis ĉirkaŭ la tempo priskribita en la Iliado, homoj havis tre diferencan pensmanieron disde la nuntempaj homoj. Li diras, ke homoj en tiu epoko ne havis tion kion oni nomas nuntempe "konscio". Li sugestas, ke homoj aŭdis kaj obeis ordonojn el tio kion ili identigis kiel dioj, ĝis la ŝanĝo en la homa pensmaniero kiu enkondukis la motivigan forton en la konscia memo. Li indikas, ke preskaŭ ĉiu ago en la Iliado estas direktigita, okazigita aŭ influita de dio, kaj ke la plej fruaj tradukoj montras rimarkindan mankon de vortoj sugestantaj pensojn, planadon aŭ enrigardon. Tiuj kiuj ja aperas, li argumentas, estas misinterpretoj faritaj de tradukistoj trudantaj modernan pensmanieron en la rolulojn.
Kelkaj fakuloj kredas, ke la dioj povis interveni en la mondo de mortontoj pro la kvereloj kiujn la dioj povis havi inter ili mem. Homero interpretas la tiaman mondon uzante la pasion kaj emocion de dioj kiel determinantaj faktoroj de tio kio okazas je la homa nivelo. Elstara ekzemplo el unu el tiaj rilatoj en la Iliado okazas inter Atena, Hera, kaj Afrodito. En la fina libro de la poemo, Homero verkis, “Li ofendis Atenan kaj Heran—ambaŭ diinoj.” Atena kaj Hera estas enviaj kontraŭ Afrodito pro la kverelo pri beleco en la Monto Olimpo en kiu Pariso elektis Afroditon kiel la plej bela diino super kaj Hera kaj Atena. Wolfgang Kullmann krome sekvas dirante, “La seniluziiĝo de Hera kaj de Atena pro la venko de Afrodito en la Juĝo de Pariso determinas la tutan konduton de ambaŭ diinoj en La Iliado kaj estas la kaŭzo de ilia hato kontraŭ Pariso, la Juĝisto, kaj kontraŭ lia urbo, Trojo.” Hera kaj Atena poste plue subtenas la fortojn de Aĥajoj laŭlonge de la tuta poemo, ĉar Pariso estas parto de Trojanoj, dum Afrodito helpas Parison kaj la Trojanojn. La emocioj inter la diinoj ofte transiras al agadoj kiujn ili entreprenas en la mondo de mortontoj. Por ekzemplo, en la Libro 3 de la Iliado, Pariso defias ĉiujn el la Aĥajoj al unupersona batalo kaj Menelao akceptas. Menelao estis dominanta la batalon kaj estis mortigonta Parison. “Nune li estis forkurinta lin kaj ricevinta senmortan glorion sed Afrodito, filino de Zeŭso, estis pretega marki, rompis la krudledan ŝnuron.” Afrodito intervenis per sia propra intereso por savi Parison el la kolero de Menelao ĉar Pariso estis helpinta ŝin en la konkurenco pro beleco. La partianeco de Afrodito por Pariso okazigas konstantan intervenon fare de aliaj dioj, speciale por fari motivigajn diskursojn por siaj respektivaj protektatoj, dum ofte ili aperas en la formo de homa estaĵo kun kiuj oni estas familiare alkutimiĝintaj. Tiu konekto de emocioj al agoj estas ĝuste unu ekzemplo el multaj kiuj povas okazi tra la tuta poemo.
Nostos, la reveno, okazas sepfoje en la poemo (2.155, 2.251, 9.413, 9.434, 9.622, 10.509, 16.82). Kiel temo, la koncepto de "reveno" estas tre uzita en la literaturo de Antikva Grekio, speciale por la destino de la atreidoj, Agamemnono kaj Odiseo. Ĉe tiu lasta, reveno estos la temo de la alia epopeo de Homero, nome la Odiseado.
La reveno estas malebla antaŭ venki kaj rabadi Trojon. Pro tio la daŭro de la milito, ties multaj prokrastoj kaj meandroj, rilatas al la malproksimigo de la fina reveno. El historia, socia kaj kultura vidpunktoj la reveno de maristaj popoloj tute rilatas al iliaj propraj vivkondiĉoj, ĉu por komerco ĉu por milito, kaj tre fote or ambaŭ.
Kleos («κλέος», «gloro», «famo») estas la koncepto de gloro akirita en heroa batalo. Por la majoritato de la grekaj invadantoj de Trojo, kaj partikulare por Odiseo, kleos estqs akirata per venka nostos (reveno hejmen). Tamen, Aĥilo devas elekti nur unu de la du premioj, ĉu nostos ĉu kleos. En la Libro 9a (IX. 410–16), li parolas emocie al la senditoj de Agamemnono (Odiseo, Fenikso kaj Ajakso) petegante sian realigon al la batalo ĉar devas elekti inter du destinoj (διχθαδίας κήρας, 9.411).
Rezignante pri sia nostos, li akiros la plej grandan premion nome kleos aphthiton («κλέος ἄφθιτον», «senmorta famo»). En la poemo, afhthiton («ἄφθιτον», «senmorta») estas uzata aliajn kvin fojojn, kaj ĉiufoje tiu apero rilatas al po unu objekto: nome la sceptro de Agamemnono, la rado de Hebo, la ĉaro, la domo de Pozidono, la trono de Zeŭso, la domo de Hefesto. La tradukisto Richmond Lattimore faras, ke kleos afhthiton estu ĉiam senmorta, kio indikis la mortontecon de Aĥilo substrekante lian pli gravan premion reveninte de la batalo de Trojo.
La koncepto de "kleos" estas ofte reprezentata per la premioj akiritaj en batalo. Kiam Agamemnono ricevis Brizeis el Aĥilo, forprenis el li parton de la "kleos" kiun li estis akirinta. La ŝildo de Aĥilo, prilaborita de Hefesto kaj donacita fare de lia patrino Tetis, montras bildon de steloj en la centro. La steloj konotacias imagojn de la profundeco de la graveco de ĉiu unuopa homo, sen atenti ĉu estas heroa aŭ ne, en la perspektivo de la tuta kosmo.
Proksima al la koncepto de kleos estas tiu de timê («respekto» aŭ «honoro»), nome koncepto kiu indikas la respekton kiun homo akumulas laŭlonge de sia vivo. La problemoj de la grekoj ekas per la konduto malmulte honorinda fare de Agamemnono. La hato de Aĥilo pro lia konduto kondukas al la ruinigo de la milita flanko de la aĥajoj. Ankaŭ aliaj roluloj estas pritaksataj depende de la respekto akirita per la respektiva konduto. Tiu koncepto klare sugestas la aristokratecajn sintenojn de la pragrekaj tempoj de Homero.
La poemo ekas per la vorto μῆνιν («kolero», «furio»), kiu estas la ĉefa temo de la Iliado: nome la kolero de Aĥilo. Lia persona kolero kaj vundita vanteco pelas la historion: la grekoj malvenkas en la bataloj, Patroklo mortas fare de Hektoro kaj Trojo falas. Kolerigita pro la agado fare de Agamemnono, Aĥilo petas al sia patrino Tetis, ke ŝi persvadu Zeŭson por ke tiu helpu la trojanojn. Dume, Hektor estris la trojanojn atakante la grekojn. Post la morto de Patroklo, Aĥilo revenis al la batalo.
La destino (nomita ankaŭ fato) pelas la plej grandan parton de la okazaĵoj de la Iliado. Post la establado de la destino (komuna afero al la greka tragedio), la dioj kaj la homoj eltenas ĝin, nek estas kapablaj nek estas pretaj defii ĝin. Oni ne konas kiel oni establas la destinon, sed tio estas dirata de la fato kaj de Zeŭso pere de la sendado de aŭguroj al viziuloj kiel Kalĥaso. Kaj homoj kaj dioj parolas konstante pri heroeca akceptado kaj malkuraĝa fuĝado el la programita destino. La destino ne determinas ĉiujn agojn, aferojn kaj okazaĵojn, sed ja determinas la rezulton de la vivo; antaŭ mortigi lin, Hektoro nomas "stulto" Patroklon por eviti malkuraĝojn en la destino:
Danke al la dia helpo, Eneo fuĝas el la kolero de Aĥilo kaj survivas post la Troja Milito. Ĉu la gedioj povas aŭ ne povas modifi la destinon, ili subtenas ĝin, spite la fakton, ke tiu kontraŭdiras iliajn homajn fidelecojn. Tiel, la mistera deveno de la destino estas iu povo trans la gedioj. La destino implicas la triopan kaj primitivan disdividadon de la mondo, kiun Zeŭso, Pozidono kaj Hadeso faris post ili elpostenigis sian patron, Krono, por ties dominado. Zeŭso ekhavis la Aeron kaj la Ĉielon, Pozidono la akvojn kaj Hadeso la grekan submondon, nome la tero de la mortintoj, sed ili kunhavas la dominadon de la Tero. Spite la surterajn povojn de la olimpaj dioj, nur la Tri Destinoj establas la destinon de la homo.
La dekomenca vorto de la poemo, μῆνιν (mēnin, akuzativo de μῆνις, mēnis, «kolero, rabio, furio»), establas la ĉefan temon de la Iliado: nome la «Kolero de Aĥilo». Lia persona kolero kaj la vanteco de la vundita soldato pelas la historion: la grekoj malfortiĝas en la batalo, la murdoj de Patroklo kaj Hektoro kaj la falo de Trojo. En la Unua Libro, la kolero de Aĥilo aperas por la unua fojo en la kunsido konvokita de Aĥilo, inter la grekaj reĝoj kaj la viziulo Kalĥaso. La reĝo Agamemnono malhonorigas Krizeson, la trojana pastro de Apolo, kiam malakceptas per minaco la redono de lia filino, Krizeis, spite la memoferon proponita de «sennombraj donacoj». La insultita pastro preĝas por akiri la helpon de sia dio, kaj naŭtaga pluvo de sagoj pro dia plago falas sur la grekoj. Krome, en tiu kunsido, Aĥilo akuzas Agamemnonon kiel «la plej avarema por akirado de ĉiuj homoj».
La Iliado estis normiga verko de granda gravo jam en Klasika Grekio kaj tiel restis tra la Helenisma kaj Bizanca periodoj. Temoj el la Troja Milito estis favoritaj inter grekaj dramaturgoj. La trilogio de Esĥilo nome Oresteia, enhavanta Agamemnonon, La trinkujportantoj, kaj La Eŭmenidoj, sekvas la historion de Agamemnono post sia reveno el la milito. Homero faris grandan influon en la kulturo de Eŭropo pro la reapero de la intereso por la Antikva Grekio dum la Renesanco, kaj la Iliado restas la unua kaj plej influa verko de la Okcidenta kanono. En sia kompleta formo la teksto venis al Italio kaj al okcidenta Eŭropo jam en la 15a jarcento, ĉefe tra tradukoj al la Latino kaj al la popolaj lingvoj.
Antaŭ la enkonduko de la poemo mem, mallongigita latinlingva versio de la poemo, konata kiel la Ilias Latina, jam estis studita kaj legita kiel baza lernolibro. Okcidento malfidis je Homero en la konsidero ke pli realismaj estis la rakontoj de la Troja Milito verkita de Dareso kaj Diktiso el Kreto, kiuj supozeble atestis en la okazaĵoj. Tiuj estis la bazo de kelkaj popularaj mezepokaj kavaliraj libroj, ĉefe de tiuj de Benoît de Sainte-Maure kaj Guido delle Colonne. Tiuj siavice transiĝis al multaj aliaj eŭropaj lingvoj, kiel la unua presita en angla nome en 1473, Recuyell of the Historyes of Troye. Sekvis aliaj verkoj kaj, eĉ sen Homero, la historio de la Troja Milito restis centra al la okcidenta eŭropa mezepoka kulturo kaj ties sento de identeco.
William Shakespeare uzis la historion de Iliado kiel fonta materialo por sia teatraĵo Troilus and Cressida, sed fokuse al mezepoka legendo, nome la amafero de Troilo, filo de la reĝo Priamo de Trojo, kaj Kresido, filino de la Troja pastro Kalĥaso. La teatraĵo, ofte konsiderata komedio, rompas la tradiciajn komprenojn de la Troja Milito kaj priskribas Aĥilon kiel malkuraĝa, Ajakson kiel seningenia, senpensa pagosoldato ktp.
La poemo de Robert Browning nome Development studas lian infanaĝan enkondukon al la temaro de la Iliado kaj lian plezuron por la epopeo, same kiel la siatempajn debatojn pri ties aŭtoreco.
Laŭ Sulejman al-Bustani, poeto de la 19-a jarcento kiu faris la unuan araban tradukon de la Iliado, la epopeo ebla estis cirkulanta en siriaj kaj pahlaviaj tradukoj dum la frua Mezepoko. Al-Bustani atribuis al Teofilo de Edeso la sirian tradukon, kiu supozeble (kun la greklingva originalo) amplekse legata kaj aŭdata fare de la studentoj de Bagdado en la komenco de la Abasida Kaliflando, kvankam tiuj fakuloj neniam klopodis traduki ĝin al la oficiala lingvo de la imperio, nome la araba. La Iliado estis ankaŭ la unua kompleta eposa poemo tradukita al araba el eksterlanda lingvo, per la publikigo de la kompleta verkaro de Al-Bustani en 1904.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Iliado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.