Ĉaro estas antikva durada veturilo por kurludoj, bataloj, en kiu oni ne sidis, sed ĉiam staris (armea ĉaro).
Ĉaro povas esti ŝarĝveturilo aŭ solena radveturilo (funebra ĉaro).
Laŭ Francisko Azorín Ĉaro estas simple Maldelikata veturilo, ofte durada. Kaj li indikas etimologion el sanskrita car (kuri) kaj de tie la latina carrus. Li aldonas terminon ĉareto por mane rulebla partilo (?).
Ĉareto estas durada malgranda ĉaro, kiun oni puŝas aŭ tiras per du timonetoj.
Ĉareto estas ankaŭ la movebla parto de skribmaŝino, konsistanta ĉefe el kaŭĉuka cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas la papero, k el la ĝin portanta ĉasio.
Ĉarumo estas malgranda ĉareto, kiun oni puŝas aŭ tiras per du timonetoj, kaj kiu ruliĝas sur unu sola rado, posta aŭ meza.
Flankveturilo estas gondolforma ĉareto alkroĉita ĉe la flanko de motorciklo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.