(En la PIV oni legas Helen/o)
Helena de Trojo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio • legendary progenitor | |
Verko | Iliado Odiseado Eneado La Dia komedio |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Leda |
Gefratoj | Castor • Polideŭko • Klitemnestro |
Edzo/Edzino | Tezeo • Menelao • Pariso • Deifobo • Aĥilo |
Kunulo | Pariso • Aĥilo • Enarephoros • Idaso • Linkeo • Corythus • Theoclymenus |
Infanoj | Ifigenia • Hermiono • Pleisthenes • Morraphius • Aethiolas • Corythus • Thronius • Nicostratus • Idaeus • Bunicus • Aganus • Helena • Euphorion |
Helena de Trojo, latine el: ̓͗͗Ελένη (Helénē), estis jam en antaŭgreka epoko loka diino de vegetaĵoj en Sparto.
En la greka mitologio ŝi estis el ovo naskiĝinta filino de Zeŭso kaj Leda. Zeŭso alproksimiĝis al Leda en formo de cigno.
Helena estis konsiderata la plej bela virino siatempe. Ŝia beleco estis tiom granda, ke ĉiu viro, kiu vidis ŝin, deziris ŝin posedi. Jam 12-jara ŝi estis kidnapita de Tezeo kaj Peiritos kaj forkondukita al Aphidnai en Atiko. Liberigis ŝin ŝiaj fratoj, la dioskuroj, Kastoro kaj Polukso.
Helena elektis kiel edzon Menelao, la princon de Mikeneo kaj postan reĝon de Sparto, de kiu ŝi naskis la filinon Hermiono.
Tamen, neniam en la mitoligio, Helena estis kromnomita «la bela». Tiun «titolon» ŝi ŝuldas al Henri Meilhac kaj Ludovic Halévy, la teksistoj de la La bela Helena, opero de Jacques Offenbach. Post la ega sukceso de ĉi opero, «Helena de Trojo» iĝis definitive, kaj kvazaŭ retroe, «La bela Helena».
Helena troveblas jam en la plej malnovaj grekaj eposo de Homero, Iliado, kaj poste, ekz. en Faŭsto de Goethe, Historia de Johann Faust kaj La bela Helena, opero de Jacques Offenbach, ktp. En Iliado, ŝi rigardis batalojn, invitita de troja reĝo Priamo, ekde la pordoj Skeoj, pordoj de la urbo. Ŝi prezentis la grekan ĉefojn kaj Priamo malkulpiĝis ŝin pri la kialoj de la milito.
Hermiono (helene Ἑρμιόνη) ) estas en la helena mitologio filino de sparta reĝo Menelao kaj lia edzino Helena. Hermiono fianĉiniĝis al Oresto, filo de mikena reĝo Agamemno. Sed antaŭ milito kontraŭ Trojo ŝia patro promesis ŝin edziniĝi al Neoptolemos, filo de granda heroo kaj batalanto Aĥilo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Helena de Trojo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.