Sparto (dore Σπάρτα; atike Σπάρτη Spártē), aŭ Lakedemonio (greke Λακεδαιμονία) estis helena urbo situanta en la sudo de la duoninsulo Peloponezo de Grekio, apud la rivero Eŭrotaso.
Dum la antikva epoko Sparto estis memstara urboŝtato, ĉefurbo de Lakonio, kaj unu el la plej gravaj grekaj urboŝtatoj kune kun Ateno kaj Tebo. La urbo kun aliancanoj luktis kontraŭ la konkurenca urboŝtato Ateno dum la Peloponeza milito, kiu tre influis la historion de antikva Grekio fine de la 5-a jarcento a.K..
Sparto | |
dore: Σπάρτα | |
antikva urbo • poliso • eksa administra teritoria unuo • Ancient Greek archaeological site | |
Junaj spartanoj ekzercantaj de Edgar Degas | |
| |
Oficiala nomo: Σπάρτα | |
Kromnomo: Lakedaimono | |
Lando | Grekio |
---|---|
Kontinento | Eŭropo |
Duoninsulo | Balkano |
Insulo | Peloponezo |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo |
Montaroj | Parnon, Taygetos |
Tipo de urbo | urboŝtato |
Rivero | Eurotas |
Situo | Sparto |
- koordinatoj | 37° 04′ 00″ N 22° 26′ 00″ O / 37.06667 °N, 22.43333 °O |
Fondo | 10-a jarcento a.K. |
- fino | 146 a.K. |
- fondinto | Lakedemono |
Erao | Grek-romia antikvo |
Situo enkadre de Grekio | |
Teritorio de la antikva Sparto | |
Vikimedia Komunejo: Sparta | |
La urbo estis fondita de la doroj post ties konkerado de Lakonio. Dum la komenco estis gravaj malkonsentoj, kiuj malhelpis taŭgan disvolvadon. Tamen, en la sepa jarcento a.K. oni enkondukis reformojn por pliforitigi ĝian militan povon. Tiuj reformoj igis Sparton la modela hoplita urbo.
Sparto estis speco de respubliko da, delonge, invadintaj militistoj subpremantaj suban kaj senrajton klason da kamparanoj, la helotoj, kiuj kultivadis la grundon, kaj havis neniun rajton. adoleskiĝantaj spartanoj eĉ havis la devon provi mortigi unu el ili por iĝi plenkreskulo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sparto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.