Peloponezo (greke Πελοπόννησος, do Pelopónisos, malnovgreka prononco Pelopónnēsos) estas duoninsulo en la sudo de Grekio.
Ĝi estas ankaŭ administra regiono de Grekio kiu havas kvin provincojn kaj ampleksas proksimume unu milionon da loĝantoj, tamen la administra regiono ne ampleksas la tutan duoninsulon.
Peloponezo | |
greke: Πελοπόννησος Peloponnésos | |
duoninsulo | |
Naturo en regiono Arkadio | |
Oficiala nomo: Πελοπόννησος | |
Ŝtato | Grekio |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Prefektujoj | 7 |
Historiaj regionoj | 4 |
Parto de | Peloponezo administrejo, Okcidenta Grekio |
Montaroj | 5 |
Kelkaj urboj | 10 |
Antikvaj urboj | 6 |
Riveroj | Alfeo, Peneo |
Ĉefurbo | Patraso |
- mezo | Patraso |
- alteco | 10 m s. m. |
- koordinatoj | 38° 15′ 00″ N 21° 44′ 00″ O / 38.25000 °N, 21.73333 °O |
Areo | 21 549,0 km² (2 154 900 ha) |
Loĝantaro | 1 100 000 |
Denseco | 51,05 loĝ./km² |
Akvoj | 4 |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Situo de Patraso enkadre de Grekio | |
Mapo de Peloponezo | |
Vikimedia Komunejo: Peloponnese | |
Retpaĝo: www.peloponnisos.gr | |
De la kontinento Peloponezo atingeblas per malvasta istmo proksimume 6,3 kilometrojn larĝa, la istmo de Korinto. Dum la jaro 1893 tiu istmo tratranĉiĝis per la kanalo de Korinto. Tamen Peloponezo ne estas insulo, ĉar la kanalo estas artefarita konstruaĵo. Ekde la jaro 2004 Peloponezo ligiĝas al la kontinento per granda ponto inter la lokoj Rio kaj Antirio.
Peloponezo estas la plej suda parto de la duoninsulo Balkano kaj tiu parto de ĝi, kiun plej ĉirkaŭas la Mediteranea Maro. La plej suda punkto de Peloponezo estas Kabo Malea. Oriente ĝin limigas la Egea Maro kaj okcidente la Ionia Maro.
El geologia vidpunkto, Peloponezo origine estis insulo, sed dum la jarmiloj pro la geologia movo norden de Afriko kaj la subkontinento Arabio ĝi premiĝis pli kaj pli norden, al la kontinenta parto de Grekio. Videblaj spuroj de tio estas la multaj, geologie relative novaj, montaroj de la preskaŭinsulo.
La Peloponeza Milito estis granda milita periodo dum la 5-a jarcento a.K., en kiu interbatalis la urboŝtatoj Ateno kaj Sparto de antikva Grekio preskaŭ ĝis plena elĉerpiĝo.
Moreja despotlando estis despotlando en la Bizanca Imperio. Ĝi estis fondita meze de la 14a jarcento en la duoninsulo Peloponezo. Ĉefurbo estis Mistra.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Peloponezo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.