Trojo (greke Τροία, troia, ankaŭ Ἴλιον; latine Troia, Ilium; turke Truva) historie estis granda kaj grava urbo en nordokcidenta Anatolio (kiu estas la duoninsulo, kie hodiaŭ troviĝas Turkio).
Laŭ mito la helenoj sieĝis la urbon dum 10 jaroj kaj konkeris ĝin helpe de la Troja Ĉevalo.
Trojo | |
greke Τροία, latine Troia, turke Truva | |
arkeologia loko • antikva urbo • urboŝtato • poliso | |
Restaĵoj de Trojo | |
Oficiala nomo: Τροία | |
Ŝtato | Turkio |
---|---|
Duoninsulo | Malgrand-Azio |
Regiono | Anatolio |
Provinco | Provinco Çanakkale |
Arkeologiejo | Hisarlik |
Historia regiono | Antikva Grekio |
Markolo | Dardaneloj |
Situo | Trojo |
- koordinatoj | 39° 57′ 27″ N 26° 14′ 20″ O / 39.95750 °N, 26.23889 °O |
Fondo | 3000 antaŭ Kristo |
- malapero | 5-a jarcento |
Malkovrinto | Heinrich Schliemann |
- dato | 1870 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Trojo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1998 (#22) |
Numero | 849 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | iii, iv, vi |
Tiamaj loĝantoj | hititoj, romianoj |
Evento | Troja milito |
Konkerilo | Troja ĉevalo |
Situo enkadre de Turkio | |
Situo rilate al Grekio | |
Mapo de la antikva urbo Trojo laŭ arkeologiaj malkovraĵoj | |
Vikimedia Komunejo: Troy | |
Retpaĝo: muze | |
Trojo ankaŭ estas la nomo de arkeologia situo proksime al la vilaĝo Hissarlik en hodiaŭa Turkio. Ĉe tiu situo ekzistis almenaŭ naŭ urboj -- post la detruo aŭ malapero de unu urbo, nova urbo konstruiĝis tie sur la ruinoj de la pli malnova. La ruinoj havas naŭ nivelojn do, kaj la plej probabla kandidato por la mita urbo de Trojo estas nivelo 7(A). Ĝis la malkovro de tiuj ruinoj fare de Heinrich Schliemann en 1870 historiistoj forte dubis la iaman ekziston de la urbo.
La pordoj el la urbo, famaj, estis konitaj kiel la «pordoj Skeoj» laŭ la fabela Iliado el Homero.
La nivelojn de la ruinoj ĉe la situo oni numerigas Trojo 1 - Trojo 9, kun diversaj subdivizioj:
La unua konata urbo ĉi tie konstruita aperis en la 3-a jarmilo a.K. Dum la bronzepoko, ĝi ŝajne estis tre prospera komerca urbo pro sia nedisputebla regado super la Dardaneloj, tra kiuj ĉiu komerca ŝipo el la Egea maro devis veli por atingi la Nigran maron. Ne tre multo estas hodiaŭ konata pri la loĝintoj de tiuj kvar fruhistoriaj urboj.
Ke ĉi tiu nivelo estas la efektiva urbo Trojo de la poemoj de Homero, multaj kredas. Ĝi aspektas, ke ĝin detruis milito, kaj la zorga studado de potpecoj metas la daton de la ekzisto de la urbo al ĉirkaŭ la malfrua 13-a jarcento a.K.
En la 1-a jarcento a.K. la lasta tiea urbo konstruiĝis. Ĉi tiun urbon (nomatan Ilium) Romianoj fondis dum la regno de Aŭgusto Cezaro, kaj ĝi restas grava komerca urbo ĝis la fondiĝo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento p.K., post kiu Ilium malkreskis kaj iom post iom malaperis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trojo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.