La Dardaneloj estas markolo inter la eŭropa duoninsulo Kalipolis (Turkio) kaj nordokcidenta Anatolio apartenanta al Malgrandazio.
La nomo venas el Dardanus, el setlejo, kiu devus esti proksime al Trojo.
Dardaneloj | ||
---|---|---|
markolo [+] | ||
Akvejo | Marmara maro, Egea maro | |
Koordinatoj | , 26° 24′ 0″ O 40.226.440° 12′ 0″ N, 26° 24′ 0″ O | |
Longo | 65 km (40 mi) | |
Larĝo | 1,3 km (1 mi) | |
Maksimuma profundo | 82 m | |
Dardaneloj | ||
Vikimedia Komunejo: Dardanelles [+] | ||
Tiu markolo interligas la Egean Maron kun la Marmora Maro. Dum la epokoj de antikva Grekio kaj Bizanco oni nomis ĝin Helesponto (literumo laŭ PIV), nomata post Helle, figuro el la greka mitologio. La markolo longas ĉirkaŭ 65 kilometrojn kaj larĝas ĉirkaŭ 1,3 ĝis 6 kilometrojn. Ĝi profundas averaĝe 50 metrojn. Sur la azia bordo de la Dardaneloj situas la havenurbo Çanakkale.
Post la Dardaneloj-Traktato de 1841 estis permesita nur al la turkaj militŝipoj traŝipi la markolon. Dum la Unua Mondmilito, ĉe la Dardaneloj okazis la batalo de Kalipolis. Ekde 1936, la traŝipadon reguligas la Konvencio de Montreux.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dardaneloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.