La Marmora maro (greke: Θάλασσα του Μαρμαρά, turke: Marmara Denizi) estas malgranda maro, kiu troviĝas inter la Nigra maro nordorienten, la Egea maro sudokcidenten, Anatolio (la azia parto de Turkio) sudorienten, kaj Trakio (la sudorienta parto de la Balkana duoninsulo) nordokcidenten.
Bosporo kunligas la Marmoran al la Nigra maro, kaj la Dardaneloj kunligas ĝin al la Egea.
Marmora Maro | |
greke: Θάλασσα του Μαρμαρά, turke: Marmara Denizi | |
maro | |
Marmora Maro, strando en Büyükçekmece, Istanbulo | |
Lando | Turkio |
---|---|
Regiono | Marmora regiono Turkio |
Parto de | Eŭropo, Azio |
Najbaras kun | Mediteraneo, Nigra Maro |
Insuloj | Marmora insulo, Princaj insuloj, Imrali |
Kelkaj havenurboj | 8 |
Markoloj | Bosporo, Dardaneloj |
Alfluanto | Gráníkos |
Longo | 280 km (174 mi) |
Larĝo | 80 km (50 mi) |
Maks. profundo | 1 370 m |
Areo | 11 140 km² (1 114 000 ha) |
Geologia konsisto | Nordanatolia faŭlto |
Marmora Maro | |
Satelita vido al Marmora Maro | |
Vikimedia Komunejo: Sea of Marmara | |
Sub la Marmora maro troviĝas la Nordanatolia faŭlto, kiu kaŭzis la tertremon de Izmit en 1999, kaj multajn aliajn tertremojn.
La maro estas tiel nomata, ĉar sur Marmora insulo abundas marmoro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marmora Maro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.