En la greka mitologio la troja ĉevalo (Malnovgreka: δουράτεος ἵππος, La Ligna Ĉevalo) estis milita truko elpensita kaj farita de Odiseo dum la troja milito.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Troja ĉevalo (komputiko). |
La komputila viruso troja ĉevalo nomiĝis laŭ la mito de la troja ĉevalo.
Post dekjara nesukcesa greka sieĝo de Trojo, la grekoj konstruis grandan ĉevalon faritan de ligno. Odiseo kaŝiĝis en la ĉevalo kun kelkaj batalistoj, dum la sindeteno de la resta greka armeo, kiu kaŝiĝis iomete for de la urbo. Kelkaj viroj forremis la grekajn ŝipojn de la strandoj de Trojo. La trojanoj kredis ke la sieĝo finiĝis kaj la grekoj foriris, postlasante la ĉevalon kiel adiaŭan donaĵon.
La pordego estis malfermita, la ĉevalo estis entirita, kaj poste la trojanoj festis sur la stratoj. Malfrue la saman nokton, kiam la trojanoj brutiĝis post drinkado de multega vino, Odiseo kaj liaj batalistoj eliris el la ĉevalo kaj malfermis la urban pordegon por la restanta armeo. Tiam estis facile por la ripozintaj, malebriaj grekaj batalistoj venki la mortebriajn malamikojn.
Pluraj homoj provis klarigi la miton.
Laŭ Palaifato , grekujoj konstruis lignan ĉevalon, malpli larĝa ol pordo por ĝi estu tirite ene, sed pli alta. Tiam grekaj ĉefoj embuskiĝis, ili sendis Sinono (helene Σíνων) por anonci profetaĵon al trojuloj : se ne ili enigi la ĉevalon, grekujoj revenos. Trojujoj malkonstruis ilian pordon por enigi la altan ĉevalon. Tiam ili festis, grekujoj falis danke la novan breĉon faritan en la muro.
Laŭ alia, simple, grekujoj kondukis ilian armeon antaŭ unu pordo de la urbo, la pordoj Skeoj, sur kiu bildigita la kapo de ĉevalo.
La latina verkisto Vergilio en la Eneado, kaj ankaŭ kelkaj aŭtoroj, parolas pri aldonitajn radojn sur la piedoj de la ligna ĉevalo.
La ĉevalo inspiri Vergilio la citaĵon «Timeo Danaos et dona ferentes» (Timas Grekulojn eĉ donante donacojn).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Troja ĉevalo (mitologio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.