Laŭ la helena mitologio, Hebo (greke Ἥβη, Hḗbē) estis la filino de Zeŭso kaj Hera.
Ŝi estis la diino de la juneco, protektante la novgeedzojn. En la roma mitologio, oni nomis ŝin Juventas.
Hebo | |
---|---|
Originala nomo | Ἥβη |
Sekso | ina |
Eble sama | Juventa |
Familio | |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Hera |
Edzo/Edzino | Heraklo |
Infanoj | Aleksiaro, Aniketo |
Hebo | |
---|---|
diino • greka dio • Olimpia dio | |
Verko | Iliado |
Informoj | |
Eble sama | Juventa |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Hera |
Edzo/Edzino | Heraklo |
Infanoj | Aleksiaro • Aniketo |
Ŝi loĝis en Olimpio. Tie, kiel vinverŝistino, ŝi servis ambrozion kaj nektaron, per kiuj la dioj nutris sin.
Post la diigo de Heraklo, ŝi edziniĝis kun li kaj kun li ekhavis la filon Aleksiaro.
Iun tagon ŝi faligis sian pokalon, kaj ŝi tiom hontis pro tio, ke ŝi kaŝis sin por ĉiam.
Iom poste Zeŭso enamiĝis en Ganimedo, la filo de Tros, kaj forrabis lin. Ganimedo anstataŭis ŝin, kiel vinverŝisto. Kaj tiel li aperas, kiel konstelacio, sub la nomo de Akvisto.
Ŝia nomo estis donata al 6 Hebo (unu el la unue-trovitaj asteroidoj).
En la 20-a jarcento, psikiatroj kaj seksologoj pruntis ŝian nomon por signi probleman, obscedan rilaton de plenkreskuloj al infanoj de komenca pubereco, proksimume inter la aĝoj de 11 kaj 14 jaroj, kaj seksologe nomis tiun situacion hebefilio - tiu vorto do celas infanojn de ambaŭ seksoj kaj iom pli junajn ol kiel kutime prezentatas la helena diino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hebo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.