Zugspitze

Zugspitze estas 2962 m alta monto en Germanio kaj ties plej alta punkto.

Ĝi apartenas al Wetterstein-montaro en la nordaj alpoj kaj ĝi estas lima monto al Aŭstrio.

Zugspitze
Zugspitze vidata elokcidente
monto
Alteco 2 962,06 m
Situo Germanio (plej alta) kaj Aŭstrio
Montaro Wetterstein-montaro, Alpoj
Geografia situo , 10° 59′ O 47.41666666666710.98333333333347° 25′ N, 10° 59′ O f4
Zugspitze (Montaroj Wetterstein kaj Mieming)
Zugspitze (Montaroj Wetterstein kaj Mieming)
DEC
Zugspitze
Zugspitze
Situo de Zugspitze
Zugspitze
Unua grimpo antaŭ 1770,
unuaj konataj: Josef Naus kun Joh. Georg Deutschl kaj Maier
Plej facila montgrimpo Tra Reintal al Knorr-kabano, plue trans Platt al la pinto
Rimarko La plej alta punkto de Germanio
Zugspitze
vdr

Situo: 47° 25′ N 10° 59′ O / 47.417 °N, 10.983 °O / 47.417; 10.983

Zugspitze estas la ĉefa pinto de Zugspitz-masivo, kie troviĝas du el la tri germaniaj glaĉeroj (nome: Schneeferner kaj Höllentalferner). En la aŭstria flanko Zugspitze estas 0,27 m pli alta ol en la germania flanko, ĉar la mezuradoj havas kiel nul-linion la marnivelon ĉe Triesto (aŭstria) aŭ ĉe Amsterdamo (germania). La monto estas fifama pro siaj abrupte komenciĝantaj fortegaj fulmotondroj.

Zugspitze nur en 1590 ricevis sian unuan mencion, nur en la 19-a jarcento vekiĝis la intereso pri ĝi. La pinto estis parte krevigita en 1931 pro konstruado de la telfero. La unuan dokumentitan grimpon faris Josef Naus la 27-an de aŭgusto 1820, pli frua grimpado far lokanoj je ĉ. 1770 povas esti konjektata. En 1853 Karoline Pitzner kiel unua virino grimpis la monton. La unua vintra grimpo okazis la 7-an de januaro 1882 far Ferdinand Kilger, H. kaj J. Zametzer kaj Heinrich Schwaiger.

Zugspitze
Zugspitze vidata de Hohe Munde
Zugspitze
Elaera vido

En 1898 komenciĝis la veterobservado sur la monto. La observatorio hodiaŭ estas mastrumata de Germana veterservo (DWD), ĉiam persone prizorgata, kaj ĝi ankaŭ kontribuas datenojn por la GAW-programo. Sur la aŭstria flanko troviĝas aŭtomata veterstacio.

La montopinto estas atingebla per tri transportiloj: la bavara dentrada Zugspitz-fervojo (1928–1930), Eibsee-telfero (1962) kaj la Tirola Zugspitz-telfero (1926, rekonstruita 1989-1991). La transportiloj estas uzataj ĉefe de turistoj (vintre multaj skiantoj sur Zugspitzplatt).

Radiostacio sur Zugspitze dissendas programon de Antenne Bayern kaj funkcias por Amatora radio en la frekvencoj 2m, 70cm und 23cm.

Eksteraj ligiloj

Fontoj

Tags:

AŭstrioGermanioLimoListo de la plej altaj montoj de ĉiu landoMontoWetterstein

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

László PodhradszkyZaragozoPeter HiggsGravuristoBenue (rivero)Adidas Al Rihla (pilko)Januaro de 2024MateriismoFingrumadoSkeletoAlbanioArcaicam EsperantomDemotika lingvoRetpaĝoSinodancoKonvencioj de Vieno pri diplomatioOSI-modelo1-OktenoAntaŭromantikismo23-a de aprilo2024VulvoEkologia premsignoLadislao la 1-a (Napolo)Denisova hominido2090BordeauxOnomatopeoj en Esperanto2-DekenoBirdojAjnuojPornhubMalsupra AragonoGeneralleŭtenantoAmaskomunikoLondonoSkrotoIvančenaJesuo KristoSankta KastuloPenisa prepucioRolinda SharplesDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoKarlo la 4-a (Hispanio)Krystyna Łuczak-SurówkaVáclaviceUsonoMerloTokipono19a jarcentoAljezur3-Undekeno3-NonenoAntikva EgiptioGaela lingvaroThe Legend of ZeldaTerritorio (biologio)Möbisburg-RhodaMidzadoFundamento de EsperantoKartago🡆 More