La termino montogrimpado ne klare difinatas kaj en vasta senco ampleksas perpiedan moviĝon en altaj montaroj de la simpla monta migrado tra grimpado de krutaj montaj deklivoj ĝis la montogrimpado de la plej altaj mondaj montoj de pli ol 7000-metra alteco en forte ekipitaj teamoj kaj en medio de pro la alteco reduktita kvanto de oksigeno.
Ankaŭ grimpado de glaĉeroj aŭ grimpadoj-migradoj, en kiuj parte uziĝas grimpaj botoj, parte skioj, apartenas al la temo.
Montogrimpado | |
---|---|
...kio nun...? | |
speco de sporto | |
mountain sport • outdoor recreation • recreational mountaineering • grimpado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
[[:Kategorio:]] | |
Ĝenerale temas pri la transado de grandaj altecodiferencoj en senvoja montara pejzaĝo, sed ankaŭ sur mallarĝaj padoj aŭ ŝtuparetoj. Montogrimpado necesigas specialajn kapablojn kaj ekipaĵon (inter alie grimpoŝnuro) por certigi sekurecon malgraŭ la renkontitaj danĝeroj. En malvasta senco tio diferencigas ĝin de simpla monta migrado kiu ne bezonas sekurigilojn, sed ja ankaŭ singardemon kaj trejnitecon.
Montrogrimpado en granda alteco aŭ en regionoj foraj de homaj loĝlokoj nomatas "ekspedicia montogrimpado". Ĝenerale la nomo montogrimpisto por homo, kiu profesie difinas sin tiel, aŭ "montogrimpanto" por tiu, kiu ne faras tion, aplikiĝas nur al homoj rekte ligitaj al montogrimpado: homoj kiel ĉasistoj aŭ montaj sanitaristoj, kiujn sia profesio gvidas en altajn montarojn, ĝenerale ne uzas tiun nomon. Ĉar la unuaj teamoj de montogrimpistoj aktivis en la Alpoj, foje ankaŭ uzatas la alternativa nomo alpisto por montogrimpisto kaj alpismo (respektive neformale kaj tendence evitinde la neologismo alpinismo, influite de ekzakte sama vorto en la itala) por montogrimpado. Teamo de montogrimpistoj ŝnure kunligita nomatas ŝnurkamaradaro.
Kiel naskotagon de la montogrimpado oni konsideras la 26-an de aprilo 1337. Dum tiu tago la itala poeto Francesco Petrarca grimpis la monton Mont Ventoux en suda Francio. En literatura raporto li priskribis siajn impresojn.
Konataj montogrimpistoj akiris sian famon ĉiam pro apartaj grimpaj rekordoj, kiel ekzemple la unuafoja grimpo de antaŭe "nevenkita" montopinto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Montogrimpado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.