Telfero estas transportilo, kies veturiloj pendas ĉe ŝnuro aŭ kablo.
Tiuj veturiloj povas esti fermitaj ĉeloj, similaj al vagonoj, aŭ simplaj seĝoj por la pasaĝeroj. Ekzistas ankaŭ telferoj por varoj. Aertelfero estas telfero, ĉe kiu veturiloj pendante de unu aŭ du seninterrompaj dratŝnuregoj trafikas ŝvebante en la aero.
Funikularoj kaj telferoj estas kune nomataj "kablovojoj". Ambaŭ specoj de transportiloj taŭgas por transportoj kun grandaj nivel-diferencoj, ekzemple en montaro. Sed dum funikularoj ĉiam havas konsiderindan niveldiferencon, ekzistas telferoj preskaŭ ununivelaj.
Eblas distingi telferojn laŭ la maniero, kiel ili estas movataj:
Ĉe alternaj telferoj la ofteco de la veturado estas limigita de ĝia daŭro. Tial la ĉeloj de tiaj telferoj ofte estas grandaj, por tamen transporti multajn pasaĝerojn. Kontinuaj telferoj povas veturi pli ofte. Industriaj telferoj, kiuj transportas varojn, preskaŭ ĉiam estas kontinuaj, same seĝ-telferoj por montaj turistoj aŭ skiveturantoj.
Ĉe alternaj telferoj la porta kablo estas multe pli forta ol la trena kablo; ĝi ja devas porti la tutan pezon de la veturilo, dum ke la porta kablo bezonas nur la forton por movi ĝin. Alternaj telferoj havas krizan bremson por la okazo, ke la trena kablo rompiĝu; tiam aŭtomataj premiloj kaptas la portan kablon kaj malhelpas senhaltan gliton malsupren.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Telfero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.