Alto estas eco de objekto, kiu karakterizas ties distancon de ia difinita baz-nivelo (nulo).
Oni povas difini ekzemple meznombrajn marnivelojn (normalnulo)
Alto estas unudimensia grando, kion oni priskribas per mezurunuoj de longo (metro). Oni uzas en la aertrafiko la unuojn futo. En la geodezio oni difinas alton ankaŭ fizike - kiel potencialon en tera gravita kampo.
Ankaŭ kiel alto oni nomas grandecon de iu aĵo laŭ vertikala direkto, aŭ laŭ direkto, kiu estas perpendikulara al direktoj de ĝiaj longo kaj larĝo.
Alto estas ankaŭ grando, kio esprimas diferencon inter punkto kaj meza nivelo. Sur Tero tiu nivelo estas ofte la marnivelo. La altecojn de la kulminoj permesas kalkuli diversaj rimedoj pere (geodezio, triangulado). La alto estas ankaŭ datumo ekstera utila por nombra kalkulo en diversaj fakoj : meteologio, fiziko, biologio.
En geometrio oni parolas pri alto de plurlatero (ĉefe ĉe triangulo) aŭ de pluredroj (multflankojn). Tiu simila alto estas orta al unu latero (ĉe plurlatero), al flanka surfaco (ĉe pluredro).
En la astronomio ekzistas la altitudo (foje nomata alto aŭ leva angulo), kiu estas la komplemento de la zenita distanco; do estas angulo tia, kiom alte staras astro super la horizonto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.