Seksologio estas la laŭsistema studado de homa sekseco.
Ĝi ampleksas ĉiun parton de sekseco, inkluzive de provoj por priskribi "normalan seksecon" kaj ĝiajn variaĵojn.
Moderna seksologio estas plurkampa afero, kiu uzas teknikojn de biologio, medicino, psikologio, statistiko, epidemiologio, pedagogio, sociologio, antropologio, kaj foje kriminologio por esplori sian subjekton. Ĝi studas homan seksan evoluon, kaj la evoluon de seksaj interrilatoj, kaj ankaŭ la mekanikan parton de sekskuniĝo kaj seksa disfunkcio. Ĝi ankaŭ dokumentas la seksecon de specifaj grupoj, inkluzive de handikapuloj, infanoj, maljunuloj, kaj studas seksajn patologiojn, ekzemple seksmanion kaj infanan seksan mistraktadon.
Oni notu, ke seksologio estas konsiderita priskriba, ne preskriba: ĝi provas dokumenti realecon, ne juĝi ian agadon taŭga, etika, aŭ morala. Seksologio ankaŭ estas polemika temo inter siaj subtenantoj, kaj tiuj, kiuj konsideras ke seksologio entrudas sanktajn aferojn, kaj tiuj, kiuj filozofie malakceptas ĝian pretendon esti objektiva kaj empiria.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Seksologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.