Heteroĥromio signifas, ke la du okuloj de homo aŭ besto havas malsamajn kolorojn.
Plej ofte ĝi estas hereda, sed ĝi ankaŭ povas estiĝi post traŭmatoj aŭ malsanoj.
Tiu rara mutado havas multajn specojn. Ĝi povas esti parta aŭ plena. Se ĝi estas plena, la du okulo havas diversajn kolorojn, ekzemple la unu estas blua, la alia bruna. Se ĝi estas parta, ankaŭ unu okulo estas dukolora, ekzemple centre estas bruna, ekstere blua. La vera koloro de okulo estas la ekstera.
Plej ofte ĝi estas hereda, sed ĝi ankaŭ povas okazi per genetika mozaiko aŭ ĥimerio. Pli rare okazigas ĝin iu malsano, kiel glaŭkomo, itoj, neurofibrimatoso, aŭ sindromo de Waardenburg; drogoj; lezioj, kiel fremda korpo, aŭ ensangado.
Ĉe hejmbestoj estas la heteroĥromio pli ofta. Tie kaze plej plie unu okulo estas blua, kaj ĝia ĉirkaŭaĵo blanka. La katoj estas pleje plene blankaj, kaj la alia okulo estas flava, oranĝa, verda aŭ kuprakolora. Ĝi estas plej pli ofta ĉe turkaj rasoj, ĉe Khao Manee katoj, aŭ ĉe japana bobtailo. Ĉe hundoj ĝi estas plej pli ofta ĉe siberia huskyo, ĉe catahoula leopardhundo, aŭ australa ŝafhundo. Ĉe ĉevaloj ĝi estas pli ofta ĉe pinto koloraj rasoj; unu okulo estas bruna, la alia griza, blua aŭ blanka. Oni trovis ankaŭ heteroĥromiajn bovojn kaj akvobubalojn. Ankaŭ furoj kun sindromo de Waardenburg povas esti heteroĥromiaj.
La parta heteroĥromio estas plej pli ofta ĉe merlaharaj hundoj, kiuj estas precipe paŝtistohundoj, aŭ dunkero, germana dogo, melhundo, aŭ ĉivava hundo, sed pli rara ĝi estas trovebla ankaŭ ĉe aliaj rasoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heteroĥromio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.