La melhundo (germanaj nomoj: Dackel (sudgermane), Teckel (nordgermane) aŭ Dachshund (tutgermana); germandevena angla nomo: Dachshund - Dachs melo, Hund hundo) estas longa hundoraso kun mallongaj kruroj.
Ĝi estis uzita kaj fariĝis raso en Germanio por ĉasi melojn kaj aliajn ĝenulojn loĝantajn en ternestoj. Normale plenkreska melhundo pezas de kvin ĝis dek kilogramojn. Tipa melhundo de speco maketo pezas malpli ol kvin kilogramojn kaj estas multe pli malgranda ol la aliaj melhundoj.
| ||||
---|---|---|---|---|
FCI-norma n-ro 148 | ||||
| ||||
Deveno: | ||||
Aliaj nomoj: | Dackel, Teckel germane | |||
Pezo: | maksimume 9 kg | |||
Variaĵoj: |
| |||
Listo de hundorasoj | ||||
Ŝerce ili estas nomataj kolbasohundoj, ĉar ili aspektas kiel kolbaso kun kruroj. Melhundoj estas lojalaj kaj petolemaj hundoj, konataj por dispozicio ĉasi malgrandajn bestojn kaj birdojn.
Oni teoriumis, ke la malfruaj radikoj de la melhundo devenas el antikva egiptio kie gravaĵuroj montris ĉasantajn hundojn kun mallongaj kruroj. Sed, en ĝia moderna enkarniĝo, la melhundo estas kreaĵo de eŭropaj hundobredistoj kaj inkluzivas elementojn de germaniaj, franciaj, kaj angliaj hundoj kaj terhundoj. Melhundoj kutimis en reĝaj kortumoj tra tuta Eŭropo, inkluzive de tiu de Reĝina Viktoria de Britio kiu aparte enamiĝis al tiu raso.
La unuaj kontrolataj mencioj de la raso troviĝas en libroj verkitaj en la frua parto de la 18-a jarcento. Antaŭ tiuj ekzistas mencioj de "melo-hundoj" aŭ "truaj hundoj". Sed tiuj plej probable aludas al celoj kaj ne specifaj rasoj. La originalaj germaniaj melhundoj estis pli grandaj ol la moderna normala variaĵo (laŭ plana amplekso) kaj pezis de 14 ĝis 18 kilogramoj. Ĉi tiuj originalaj melhundoj havis aŭ rektajn aŭ malrektajn krurajn variaĵojn. La moderna melhundo devenas de la malrekt-krura variaĵo.
La raso estas konata pro sia kapableco ekstermi melojn; melhundoj estas uzataj por ĉasi kuniklojn kaj vulpojn, lokalizi vunditajn bestojn kiel cervojn, aŭ por are ĉasi ĉasaĵon tiel grandan kiel apron.
La Internacia Cinologia Federacio distingas 3 specojn de melhundoj depende de la haroj:
Krome, oni distingas 3 specojn de grandeco:
Do, oni distingas 9 variaĵojn de melhundoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Melhundo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.