La grapfruktujo (Citrus paradisi) estas arbo de la genro citruso estiĝinta en Antiloj sekve de kompleksa hibridado inter pampelmusujo kaj oranĝujo, nun vaste kultivata en Ameriko, la mediteraneaj regionoj kaj Sud-Afriko por ties frukto, la grapfrukto.
Grapfrukto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Citrus paradisi | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus paradisi Macfad., 1830 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La grapfrukto multe similas al pampelmuso (Citrus maxima = Citrus grandis) kaj estas duontropika citrusfrukto. La grapfrukto ekestis el kruciĝo de pampelmuso kun oranĝo (Citrus sinensis). La hodiaŭaj grapfruktspecioj pli kaj pli similas al pampelmuso. Kelkaj konataj specioj estas: Duncan, Foster, Thompson, Ruby Red, Marsh.
La grapfruktujo plejofte altas 5 ĝis 6 m, sed kelkfoje povas atingi alton de 15 m. La folioj estas maldikaj kaj malhelverdaj, kaj fariĝas 15 cm longaj. La floroj estas blankaj. La frukto havas flavan ŝelon kaj diametron de 10 ĝis 15 cm. La sarkokarpo estas flava aŭ roza pulpo dividita en segmentoj.
Ĝis la fino de la 19-a jarcento la grapfrukto estis kultivata kiel dekoracia planto. Nur post tio ankaŭ la manĝado de la frukto laŭmodiĝis.
Grapfruktoj havas reciprokan influon je diversaj drogoj kaj bremsas la efikon de kelkaj enzimoj. Ili ankaŭ estas uzataj en sveltiĝaj dietoj, pro la supozo ke ili favoras la metabolon kaj bruligon de grasoj.
Estas danĝere uzi la drogon Terfenadine trinkinte grapfruktan sukon.[mankas fonto]
Unu praulo de la grapfrukto estis la jamajka dolĉa oranĝo (Citrusa sinensis), antikva hibrido de Azia deveno. La alia estis pampelmuso (C. maxima). Legendo pri la deveno de frukto diras, ke kapitano Shaddock alportis pampelmusajn semojn al Jamajko kaj bredis la unuan frukton. Tamen, ĝi verŝajne devenis kiel natureokazanta hibrida.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grapfrukto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.