La uglio estas citruso.
Ĝi estas la produkto de kruciĝo inter mandarino (Citrus reticulata) kaj grapfrukto (Citrus × aurantium) aŭ pampelmuso (Citrus maxima), tial ĝi apartenas al la citrusgrupo tangelo. Uglio estis trovita en la jaro 1917 en Jamajko. La nomo estas registrita kiel komerca marko kiel UGLI® fare de la firmao Cabel Hall Citrus Ltd. La nomo verŝajne venas de la angla „ugly“ (= malbela), pro la malglata kaj verda-flava ŝelo.
uglio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus reticulata × paradisi L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La arbo similas al mandarinujo.
La frukto estas 10 – 15 cm granda, ronda. La koloro de la matura frukto estas flava kaj iomete oranĝkolora kaj je la finoj verda. La ŝelo estas malglata kaj ledra. Ĝi estas facile senŝeligebla. La blanka mezokarpo estas sufiĉe dika. La frukto havas ĉ. 12 segmentojn, kiuj enhavas oranĝkoloran karnon. La gusto estas aroma, dolĉa kaj nur malmulte da acido kaj grapfruktecan guston. La centra akso estas kava. La maloftaj semoj enhavas nur unu embrion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Uglio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.