Fonologio (el la greka: φωνή, phōnē, voĉo, sono kaj λόγος, lógos, vorto, parolo) aŭ fonemiko aŭ fonemscienco estas fako el lingvoscienco kiu studas la parolsonojn aŭ fonemojn, kiuj konsistigas la sonan sistemon de lingvo.
Kontraste al fonetiko, ĝi ne studas la fizikan aŭ fiziologian realon de la parolsonoj, sed la demandon kiel ili funkcias kaj rilatas unu kun la alia ene en lingvo.
Esperanto havas tute fonologian alfabeton. Tio signifas ke unu litero kongruas kun unu fonemo.
Fonemo estas la plej malgranda sonunuo kiu okazigas distingon inter du vortoj. Du vortoj kies diferenco nur estas unu fonemo estas minimuma paro. En esperanto, kanto kaj ganto estas minimuma paro, en kiu fonemoj [k] kaj [ɡ] kreas malsamecon.
Plue, elparolado de fonemo /r/ en esperanto ofte malsamas inter la parolantoj:
Frazo: | Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l' trotuaro |
/r/ iĝis [ʁ] | [tʁi tʁe dʁinkemaj fʁatoj tʁafis tʁuon de l' tʁotuaʁo] |
/r/ iĝis [ɹ] | [tɹi tɹe dɹinkemaj fɹatoj tɹafis tɹuon de l' tɹotuaɹo] |
La unua elparolo ŝajnigas francan akcenton, kaj la dua anglan.
Sed ambaŭ frazoj estas tute kompreneblaj por esperantistoj ĉar fonemo /r/ havas plurajn formojn, kies elparoligo ne ĝenas interkomprenon
Ĉiu lingvo havas specifan sonsistemon. Eĉ se lingvoj kunuzas multajn samajn sonojn, ĉiuj lingvo ordigas ilin laŭ sia propra sistemo.
La sonoj [n] kaj [ŋ] ekzistas en la angla kaj en esperanto. Sed la 2 lingvoj ordigas ilin laŭ malsama maniero:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fonologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.