En parolata lingvo, fonemo estas baza, teoria unuo de sono, kiu povas distingi vortojn (t.e.
ŝanĝo de unu fonemo en vorto povas produkti alian vorton). Fonemo povas signifi kategorie multajn fonetike similajn aŭ fonologie interrilatajn sonojn (la rilato kaj distingado povas ne esti tiel fonetike evidenta, kio estas unu el la problemoj de ĉi tiu koncepta skemo).
Depende de la lingvo kaj de la uzata alfabeto, fonemo povas esti skribata ĉiam kiel unu litero (kiel en Esperanto); tamen, ekzistas multaj esceptoj al tiu regulo — vidu ĉi-poste Ortografiojn. La sonoj [p] kaj [b] estas fonemoj de Esperanto ĉar estas vortoj kiel /paro/ kaj /baro/, kiuj havas diferencajn signifojn kaj iliaj prononcoj estas diferencaj nur rilate al tiuj du sonoj (tamen, en mandarena kaj araba lingvoj la sonojn [p] kaj [b] (jam ne fonemoj) estas perceptataj kiel prononclokaj variantoj de la sama fonemo). El struktura vidpunkto, la fonemo apartenas al la lingvo, dum la sono apartenas al la parolo. La vorto
Du vortoj, kiuj diferencas inter si per nur unu fonemo, kiel "sama" kaj "sana", estas minimuma duo.
Fonologio, aŭ pli precize, fonemiko, estas la studo de la fonemsistemo de lingvo, kvankam kelkaj personoj opinias ke ĝi enhavas pli ol nur sonsegmentojn. Tiel "fonologio" povas esti uzata kiel pli ĝenerala vorto enhavanta fonemikon.
Tio, kio estas alofono (sonvariaĵo apartenanta al la sama fonema kategorio) en unu lingvo povas esti aparta fonemo en alia lingvo. Ekzemple, la esperanta fonemo [n] povas esti prononcata dentale (la lango sur la dentoj, kiel en nun), aŭ velara (la lango sur la velo, kiel foje en Honkongo), sed estas praktike la sama sono. Sed en la angla, ili estas klare diferencaj fonemoj, distingantaj vortojn kiel sin kaj sing. Alia ekzemplo estas la japana lingvo, kiu ne distingas inter la fonemoj /r/ kaj /l/. Nur ekzistas unu /r/-sono en la japana, kvankam la japana /r/ havas variajn alofonojn kaj tiel povas ŝajni kiel /l/ aŭ /d/ al parolantoj de aliaj lingvoj. La sonoj /z/ kaj /s/ estas distingaj fonemoj en Esperanto, sed alofonoj en la hispana lingvo. /dʒ/ (kiel en <ĝeto>) kaj /ʒ/ (kiel en <ĵeto>) estas fonemoj en Esperanto, sed alofonoj en la itala.
Sono, kiu estas unu fonemo en iu lingvo, povas esti difono en alia. Ekzemple, /pats/ signifas paco en poezia Esperanto kaj konsistas el tri fonemoj /p a ts/; sed en la nordamerika dialekto de la angla, ĝi signifas potoj kaj konsistas el kvar disaj fonemoj /p a t s/.
La fonemo estas strukturisma abstraktaĵo, kiu estis poste taŭgigita al kaj formale psiĥologiigita en generativa lingvistiko (laŭ Noam Chomsky kaj Morris Halle). Tamen, anstataŭ baza cerba unuo de lingvo, ĝi povas esti percepta artefaritaĵo de alfabeta legkapablo. Se ne estas tio, ĝi povas esti kunfenomena aspekto de aŭskultado disigita de veraj interpersonaj paroladoj, t.e. kvazaŭteksta aŭskulto.
Kiam oni aldonas fonemojn en lingvistika skribaĵo, oni komune uzas strekojn ( / ) ĉirkaŭ la simbolo kiu signifas la sonon. Ekzemple, la fonemon por la unua konsonanta sono de la vorto "fonemo" oni skribus kiel /f/. Alie dirate, la grafemo estas
Lingvistoj ofte uzas la simbolojn el la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) kaj el pligrandigitaj simbolaroj taŭgaj por specialaj lingvoj por skribi fonemojn, kun la principo ke unu sono egalas unu kategorian sonon. Pro problemoj montri kelkajn simbolojn en la frua Interreto, transalfabetumo nomita SAMPA evoluis por signifi IFA-simbolojn uzante ASCIIon. En 2004, ĉia moderna retumilo povas montri IFA-simbolojn, kaj oni uzas tiun sistemon en ĉi tiu artikolo.
El la grandega sonaro, kiun la homaj voĉiloj povas krei, diferencaj lingvoj variegas pri la nombro de ĉi tiuj sonoj, kiujn ili uzas kiel distingajn fonemojn en la parolo de tiu lingvo. Kelkaj dialektoj de la abĥaza lingvo havas nur du fonemajn vokalojn, multaj nordamerikaj lingvoj havas tri, kaj la panĝaba havas pli ol 25. La rotokasa lingvo (parolata en Papuo-Nov-Gvineo) havas nur ses konsonantojn, kaj la !Xu~-a lingvo (parolata en Suda Afriko, ĉirkaŭ la Kalaharia Dezerto) havas pli ol 100. Minimumaj fonemaroj en lingvoj inkluzivas 11 en la rotokasa, 13 en la havaja, kaj preskaŭ nekredeble nur 9 aŭ 10 en la murapirahana. Aliflanke, la !Xu~-a havas 141 fonemojn. Ĉi tiuj povas esti komunaj sonoj kiaj [t], [s] kaj [m] aŭ tre malkomunaj sonoj, kies elparolmanieroj tre diferencas. Esperanto havas la plej komunan vokalaron, la kvin vokalojn /i/, /e/, /a/, /o/ kaj /u/, kaj 23 konsonantojn.
La plej komunaj konsonantoj estas /p/, /t/, kaj /k/, sed ne estas vere, ke ĉiu lingvo havas ilin; la havaja lingvo malhavas la /t/-fonemon, kaj la mohoka lingvo malhavas la /p/-fonemon, sed ĉiu konata lingvo havas almenaŭ du el la tri. Se en lingvo mankas unu el ili, tiu lingvo ĉiam havas fonemon /ʔ/ (la glotan plozivon).
Nur la ĝirbala lingvo de Aŭstralio kaj kelkaj dialektoj de la norvega lingvo uzas ses fonemajn artikulacilokojn; ĉiu alia konata natura lingvo uzas malpli. La eblaj artikulacilokoj estas la bilabiala (dulipa), labialdentala (lip-denta), dentala, alveola, alveolpalatala, palatala, retrofleksa, velara, uvula, faringa kaj glota.
Lingvoj, en kiuj unu simbolo signifas nur unu fonemon kaj ĉiu fonemo estas signifita per nur unu simbolo, estas konataj al multaj personoj kiel "fonetikaj lingvoj". Pli bona nomo por ili estus "foneme skribitaj lingvoj".
Tamen, la diferenco inter foneme skribitaj kaj nefoneme skribitaj lingvoj estas ofte troigita. Ĉiu skribata lingvo vere estas skribata per signoj, kiuj signifas signifojn kaj estas iel influita de la elparolo. Tio estas vera ĉe ambaŭ limoj de la variaĵoj: ĉinaj signoj estas unuarange simboloj de signifo, sed ili ankaŭ havas ian minimuman fonetikan informon. Ĉe la alia limo, lingvoj kiaj la serba havas sistemojn kiuj montras la kleran parolan lingvon perfekte, sed la sama sistemo ne estas valida por ĉiu akcento de la lingvo, kaj tiel estas konvencia.
Ĉiu alia lingvo estas ie inter la du limoj. La angla estas ofta ekzemplo de "nefonetika" lingvo; tamen, praktike ĝia sistemo estas tre malpli konvencia ol la ĉina skribmaniero. La angla ortografio portas fonetikan informon, malgraŭ ĝiaj kompleksegaj reguloj. La finna, la korea, kaj la maoria estas bonaj ekzemploj de foneme skribataj lingvoj. Nefoneme, sed alfabete skribataj lingvoj ofte havas malnovan skribsistemon, kiu iam estis pli fonemeca, sed de kiu forevoluis la parola lingvo.
Esperanto havas 28 fonemojn, ĉiu kun sia propra litero, do la fonemsistemo de tiu lingvo estas tre facile priskribata kaj ne ekzistas grandaj variaĵoj en la elparolo de ili inter la diversaj Esperantoparolantoj. Havante tiom da fonemoj, la fonemaro de Esperanto estas grandece meza inter la lingvoj de la mondo. La Pirahana lingvo havas nur dek fonemojn, kaj la !Xó havas 141.
Ekzemploj de fonemoj en Esperanto inkluzivas sonojn el la esperanta konsonantaro, kiaj /p/ kaj /b/. En kelkaj lingvoj, fonemoj ne estas ĉiam skribitaj per la samaj literoj, tial ili uzas variajn plurliteraĵojn kiel
Iom neklare en la fonemiko de Esperanto estas, ke la sono /c/ estas konsiderata unu fonemo (t͡s) kaj skribata per unu literoj, sed ne ekzistas litero por la voĉa analogiaĵo (d͡z), nur la dulitera grupo
Kvankam la Esperanta gramatiko faras nur malmultajn preskribojn pri la uzo de fonemoj (precipe, ke /ŭ/ estu uzata nur post /a/ aŭ /e/), en la praktiko evoluis pliaj reguloj. Ekzemple, plursilabaj vortoj devas finiĝi per fleksia finaĵo (-o, -ajn, -as ktp) aŭ per "aŭ" (hodiaŭ, adiaŭ ktp.). La konsonanto /h/ aperas precipe komence de vortoj, neniam fine, male al /ĥ/, kiu foje aperas en la interjekcio "aĥ". La "tabelo de unusilabaĵoj" en la Parnasa Gvidlibro listigas 91 unusilabaĵojn kaj montras, ke nur jenaj konsonantoj aperas vortfine:
Aliaj konsonantoj (/c/, /f/, /g/, /ĝ/, /h/, /ĥ/, /ĵ/, /ŝ/, /v/, /z/) ja povas aperi fine de eliziitaj substantivoj, kiuj tamen estas nekutimaj en la proza lingvo.
Ankaŭ pri la eblaj kombinoj de konsonantoj evoluis reguloj; ekzemple vortoj povas komenciĝi per "sc" ("sceptro", "scii"), "st" aŭ "ft" ("ftizo"), sed ne per "fc" aŭ "rt", kvankam tiuj kombinoj ne estas malpli facile prononceblaj.
La literumado — aŭ ortografio — estas plej ofte unu fonemo por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton kun ses aldonitaj literoj, iam nomataj “ĉapelitaj”: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ. Ili estas inter la ok plej maloftaj literoj en Esperanto‑literumado.
Litero | a | b | c | ĉ | d | e | f | g | ĝ | h | ĥ | i | ĵ | k | l | m | n | o | p | r | s | ŝ | t | u | ŭ | v | z | |
IFA | ä | b | t͡s | t͡ʃ | d | e̞ | f | ɡ | d͡ʒ | h | x | i | j, i̯ | ʒ | k | l | m | n | o̞ | p | r | s | ʃ | t | u | u̯ | v | z |
Konsiderante ke la prezento de la prononco en la Fundamento de Esperanto ellasas multajn detalojn kaj ke oni povas renkonti sufiĉe vastan variadon en la efektiva prononco de Esperanto, eĉ se oni konsideras nur homojn, kiuj gramatike kaj vortprovize bone regas Esperanton, oni povus dubi pri la ekzisto de prononca normo, kiu detale determinas kio estas bona Esperanta prononco kaj kio ne. Tamen diversaj studoj, precipe la tre sistemeca studo, kiun Oksana Burkina faris por sia doktoriĝo, montras ke Esperanto-parolantoj havas tre unuecan opinion pri bona prononco, kaj ke sekve la prononca normo ekzistas kiel socia fenomeno en la komuna konscio de la Esperanto-parolantoj.
Ĉi tiu prononca normo estiĝis sen lingva planado surbaze de internacia parola uzado de Esperanto. En la estiĝo de ĉi tiu normo aparte rolis unuflanke la strebadoj al bona interkompreno, al la Zamenhofa idealo "por unu sono unu litero" kaj al la forigo de nacilingva influo, kaj aliflanke kelkaj malimplicite transdonataj opinioj pri boneco kaj malboneco de diversaj prononcoj. Unu ekzemplo de parto de la prononca normo kiu firmiĝis pro tia malimplicite transdonataj opinioj estas la norma prononco de la fonemo /r/ kiel langopinta vibro [r]. La Fundamento de Esperanto samtempe egaligis la Esperantan /r/ kun la sufiĉe diversaj /r/-oj de la lingvoj angla, franca, germana, pola kaj rusa, kaj sekve lasis pli da libereco por la prononco de /r/; sed jam baldaŭ aperis la opinio ke la vibra langopinta [r] (kiel en la rusa kaj pola, kaj aldone ankaŭ en la itala) estas la normala prononco, kvankam la plej ofta formo dependas de la devena regiono, kaj modernaj gramatikaj libroj kiel la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko konsideras formojn, kiel la vibran velan [ʀ], tute bonajn aŭ akcepteblajn.
Kie ne estas aparta mencio de nenormaj variaĵoj, la resto de ĉi tiu artikolo klarigas ĉi tiun norman prononcon de Esperanto. Ĉar Esperanto estas lingvo kies parolantoj ĝenerale ne parolas ĝin kiel ĉefan lingvon, la reala prononco relative ofte devojiĝas de ĉi tiu normo sub la influo de aliaj lingvoj. Listo de kutimaj devojiĝoj troviĝas en la artikolo Listo de misprononcadoj.
La principo "por unu sono unu litero", kiun Zamenhof eldiris en Lingva Respondo de 1891, kontraŭas la ekziston de alofona variado, do de laŭkuntekste malsama prononcado de unusama fonemo. Alofona variado estas fenomeno trovebla en diversaj gradoj en ĉiuj lingvoj de la mondo. Ankaŭ en Esperanto ĝi ne estas tute evitebla: Ekzemple en "kiso" oni nature prononcas la fonemon /k/ iom pli antaŭe ol kutime, do kiel [k̟].
Zamenhof mem fakte en Lingva Respondo de 1911 agnoskis la ekziston de alofona variado (notu ke li ne uzas prononcosciencan terminaron; laŭ tiu devus esti "palatigas" kaj "vele" anstataŭ "moligas" kaj "naze"):
|
Konforme kun ĉi tiu eldiro de Zamenhof, en la nature evoluinta prononca normo de Esperanto ne ekzistas deviga alofona variado, kaj ĝenerale percepteblas tendenco minimumigi la alofonan variadon. Do ekzemple ne ekzistas regulo, ke /n/ antaŭ /g/ kaj /k/ devas esti prononcata kiel [ŋ]. Oni same rajtas prononci ĝin kiel [n], kaj kelkaj parolantoj aparte zorgas pri la prononco [n] ĉe klara parolado kun zorga prononco.
Aparte vaste pridiskutata estis la alofona variado ĉe vokaloj. La Plena Analiza Gramatiko preskribis regulojn por la vasteco de /e/ kaj /o/ depende de la kunteksto: Por silaboj sen fina konsonanto ĝi preskribis la pli malvastajn prononcojn [e] kaj [o], dum por silaboj kun fina konsonanto ĝi preskribis la pli vastajn prononcojn [ɛ] kaj [ɔ]. Tiuj preskriboj tamen ne iĝis parto de la ĝenerale akceptata prononca normo. Anstataŭe oni sen laŭkuntekstaj reguloj akceptas por /e/ kaj /o/ ĉiujn prononcojn inter [e] kaj [ɛ] kaj inter [o] kaj [ɔ], kaj la tute mezaj prononcoj [e̞] kaj [o̞] estas rigardataj kiel plej modelaj.
En kelkaj lingvoj, aldone al reguloj pri alofona variado ankaŭ ekzistas reguloj pri fonologiaj procezoj. Temas pri reguloj, laŭ kiuj la prononco de certaj fonemoj en certaj kuntekstoj ŝanĝiĝas al la prononco de alia fonemo. La norma prononco de Esperanto ne havas tiajn regulojn, kaj la fonologiaj procezoj renkontataj ĉe kelkaj parolantoj estas ĝenerale konsiderataj kiel evitinda nacilingva influo. Ekzemple, laŭ la norma prononco de Esperanto, oni ne unuecigu la voĉecon de konsonantoj en konsonantogrupo, kiel oni faras en la franca kaj la rusa: La normaj prononcoj de "ekdanci", "okdek" kaj "ekzisti" estas [ekdant͡si], [okdek] kaj [ekzisti], kaj ne [egdant͡si], [ogdek] kaj [egzisti] aŭ [eksisti].
Esperanta silabo ĝenerale havas la formon (s/ŝ)(K)(K)V(K)(K). Tio signifas, ke ĝi ĉiam enhavas unu vokalon (V), antaŭ kiu povas esti nul ĝis tri konsonantoj (K), kaj post kiu povas esti nulo ĝis du konsonantoj. Se la silabo komenciĝas per tri konsonantoj, la unua nepre estas /s/ aŭ /ŝ/. Silaboj finiĝantaj per du konsonantoj estas maloftaj. Ekzemploj estas la vortoj "cent" kaj "post", la prefikso "eks-" kaj iuj silaboj en kelkaj pli teĥnikaj vortoj kiel "interpunkcio" kaj "arkta".
Duoblaj konsonantoj ĝenerale aperas nur ĉe vorterolimoj ("mallonga", "ekkuŝi", "misskribi"), ĉe propraj nomoj ("Ŝillero") kaj ĉe gentonomoj ("finno"). Simile kiel envorteraj duoblaj konsonantoj estas evitataj envorteraj kunpuŝiĝoj de eksploda konsonanto kun samloka ekfrota konsonanto, do "tc", "tĉ" kaj "dĝ".
Aldone ekzistas limigoj al la kunmeteblo de certaj sonoj. Ekzemple "ŭ" aperas ĝenerale nur post "a" kaj "e".
Antaŭ ol la sonkunmetaj reguloj estis fiksitaj, fremdaj vortoj estis Esperantigitaj en manieroj kiuj kontraŭis la intencojn de Zamenhof kaj la normojn, kiuj evoluis poste, ekzemple poŭpo (=pobo) kaj ŭato (= vato (mezurunuo)). Multaj el tiaj Esperantigoj montriĝis nestabilaj, kaj estas nun kutime anstataŭigataj per prononcoj kiuj sekvas la evoluintajn normojn, ekzemple pobo kaj vato. Aliflanke, la vorto jida, kiu ankaŭ estis foje kritikata surbaze de sonkunmetaj konsideroj sed estis jam uzata de Zamenhof, tute enradikiĝis en la lingvon.
Morfofonemo estas teoria unuo je pli profunda nivelo de abstraktaĵo ol tradiciaj fonemoj, kaj estas komprenita kiel unuo el kiu oni konstruas morfemojn. Morfofonemo ene de morfemo povas esti esprimita laŭ diferencaj vojoj en diferencaj alomorfoj de tiu morfemo (laŭ morfofonologiaj reguloj). Por ekzemplo, la anglalingva plurala morfemo -s aperanta en vortoj kiaj cats kaj dogs povas esti konsiderata kiel konsistanta unusolan morfofonemon, kiu povus esti verkita (por ekzemplo) //z// aŭ |z|, kaj kiu estas prononcita [s] post plej senvoĉaj konsonantoj (kiel en cats) kaj [z] en plej el aliaj okazoj (kiel en dogs).
Arkifonemo estas en kelkaj lingvoj fonologia unuo kiu grupigas la partikularecojn distingigajn de du aŭ pluraj fonemoj el kiuj unu almenaŭ estas ekskludita en precizaj pozicioj (fermita silabo en franca, fina loko en hispana…). Tio estas, la opozicio inter tiuj fonemoj ne okazas en tiuj pozicioj: ĝi estas neŭtraligita. Por ekzemplo en hispana lingvo la vortoj "cada" [KAda] kaj "caza" [KAza] estas klare distingeblaj, sed la fonemoj [d] kaj [z] en fino de la vorto sonas kiel sama arkifonemo ekzemple en la vortoj "perdiz" aŭ "Madrid", sendepende de la diferenca skribado.
Ĉiuj konataj lingvoj uzas nur malgrandan aron de multaj eblaj sonoj kiujn la homaj parolorganoj povas produkti, kaj, pro alofonio, la nombro de diferencaj fonemoj estas ĝenerale pli malgrandaj ol la nombro de identigeblaj diferencaj sonoj. Diferencaj lingvoj varias konsiderinde en la nombro de fonemoj kiujn ili havas en siaj sistemoj (kvankam la ŝajna variado povas foje rezulti el la diferencaj alproksimigoj faritaj de lingvistoj kiuj faras la analizon). La fonemara totalo en lingvoj varias el tiom malmultaj kiom 11 en Rotokasa ĝis en Pirahana tiom multaj kiom ĝis 141 en !Xũ.
La nombro de fonemaj distingigaj vokaloj povas esti tiom malalta kiom ĝis du, kiel en Ubiĥa (en Kaŭkazio) kaj en Arrernte (en Aŭstralio). Aliekstreme, la Bantua lingvo Ngŭe havas 14 vokalajn kvalitojn, el kiuj 12 povas esti longaj aŭ mallongaj, kio faras 26 nuŝajn vokalojn, plus ses nazigitajn vokalojn, longaj aŭ mallongaj, kio faras totalon de 38 vokaloj; dum !Xóõ atingas 31 purajn vokalojn, sen kalkuli iliajn aldonan variadon laŭ la vokala longo, per variado de la prononcloko. Pri konsonantaj fonemoj, la sudamerika Puinave lingvo kaj la papua lingvo Tauade havas po ĝuste sep, kaj la Rotokasa havas nur ses. !Xóõ, alflanke, havas iom ĉirkaŭ 77, kaj la Ubiĥa 81 konsonantojn. La Angla lingvo uzas pli grandan serion de 13 ĝis 21 vokalaj fonemoj, kiel diftongoj, kvankam iliaj 22 ĝis 26 konsonantoj estas pli proksime al averaĝo.
Kelkaj lingvoj, kiel la Franca, ne havas foneman tonon aŭ akcenton, dum la Kantona lingvo kaj kelkaj el la Kam–Sui lingvaro havas po naŭ tonojn, kaj unu el la gvineaj lingvoj, nome Ŭobé, laŭpostule havas 14, kvankam tio estas disputata.
Aparta fako de fonologio aplikas statistikajn metodojn (ekzemple kalkulado de ciferecigitaj tekstoj) por studi la aperoftecon de la diversaj fonemoj en la diversaj lingvoj (kiel procentoj). Por ekzemplo por la hispana lingvo, preciza studo montris la jenajn oftecojn:
Fonemo | Grafemoj | Ofteco [%] |
---|---|---|
/e/ | e | 14,99 |
/a/ | a | 13,27 |
/o/ | o | 10,75 |
/s/ | s, c, z | 9,39 |
/n/ | n | 7,14 |
/i/ | i | 6,59 |
/r/ | r-, -rr- | 5,40 |
/t/ | t | 4,48 |
/k/ | k, c, qu- | 4,31 |
/d/ | d | 4,00 |
/l/ | l | 3,88 |
/m/ | m | 3,17 |
/b/ | b, v | 3,08 |
/u/ | u | 2,79 |
/p/ | p | 2,68 |
/ɡ/ | g | 1,11 |
/ʝ̞/ | y, (ll) | 0,72 |
/x/ | g, j | 0,70 |
/f/ | f | 0,53 |
/tʃ/ | ch | 0,40 |
/ɾ/ | -r- | 0,39 |
/ɲ/ | ñ | 0,24 |
Por Tokipono oni faris analizon de 10-litermila tekstaro en tiu lingvo kiu liveras jenajn proporciojn por la fonemoj de Tokipono:
0.172 a 0.148 i 0.116 n 0.102 l 0.077 o 0.074 e 0.051 k 0.046 t 0.044 m 0.041 s 0.037 p 0.032 u 0.030 j 0.028 w
Por Esperanto estas evidente, ke la malplej aperanta fonemo estas [ĥ], kvankam parte tio estas rezulto de la tiel nomata ĥ-fobio kaj per tiaspeca redakta politiko de la eldonejoj. Ĉar Esperanto estas fonetika lingvo en la senco, ke ĉiu litero korespondas al po unu fonemo kaj inverse, la studoj pri ofteco estis faritaj pri literoj, kio estas ekvivalenta.
Grafikaĵo montranta oftecon de literoj en Esperanto laŭ studoj de Pejno Simono, Ottó Haszpra kaj David G. Simpson, kaj averaĝan oftecon kalkulitan laŭ tiuj tri studoj.
La sondaĵo de Pejno Simono efektiviĝis baze de la Esperanta enhavo en liaj tiamaj retejo kaj laborkomputilo ĉirkaŭ la jaro 2000. Jen dekstre troviĝas la ofteco en elcentoj en specimeno de 355 381 literoj. Ĝi entenis ĉefe artikolojn kaj rakontojn por la revuo Monato kaj por la tiama retejo (el Retarkivo 2005). Pro tio aperis ankaŭ ne-Esperantaj literoj en la specimeno.
Por la matematikistoj inter la legantoj, jen la konfidintervaloj por kelkaj oftecoj.
La interpreto de la maldekstra tabelo pri la konfidintervaloj malsekretas, ke la valoroj por R, S, L kaj T estas tiel proksimaj, ke oni ne povas fidi pri la ekzakta vicordo de la kvar.
Apenaŭ diverĝanta statistiko troviĝas en Informadika Aspekto de Interlingvisto Arkivigite je 2011-09-06 per la retarkivo Wayback Machine, plume de LIU Haitao baze de specimeno kun 496 196 literoj. La aŭtoro prezentas la sekvan tabelon pruntitan de Ottó Haszpra :
a | 12,59 | s | 5,91 | j | 2,71 | ĉ | 0,67 |
---|---|---|---|---|---|---|---|
i | 9,36 | t | 5,50 | v | 1,87 | z | 0,52 |
e | 8,99 | k | 4,22 | g | 1,28 | ŭ | 0,51 |
o | 8,80 | u | 3,36 | b | 1,15 | h | 0,50 |
n | 7,79 | m | 3,06 | f | 1,09 | ŝ | 0,35 |
l | 6,24 | d | 3,04 | c | 0,85 | ĵ | 0,15 |
r | 5,97 | p | 2,82 | ĝ | 0,69 | ĥ | 0,01 |
La plej grandan specimenon — kun ĉirkaŭ 21 647 000 literoj — esploris David G. Simpson en la jaro 2007 baze de granda tekstaro en la retejo de Bertilo Wennergren (Bertilo). La rezultoj kunmontriĝas en la diagramo komence de tiu ĉi artikolo. Ĝi liveris similajn valorojn.
Oni konstatu, ke depende de la specimenoj la precizaj valoroj varias de aŭtoro al aŭtoro.
La literofteco de la vortkomencaj literoj normalokaze konsiderinde diverĝas de la ĝenerala literofteco. Por Esperanto en 2012 ĉi-tema statistikaĵo ne estis Interrete trovebla. Oni povas supozi tamen, ke la maloftaj literoj Ĉ kaj Ĝ pli ofte ĉeestas ol ĝenerale pro la ofteco de la vortoj ĉu, ĉiu, ĉi kaj ĝi. Jen rapida esploro de duone malnoveca beletra kaj duone revua tekstkorpuso.
Vortkomencaj literoj | |||
---|---|---|---|
litero | nombro | probablo | |
K | 35256 | 12.05% | |
L | 33874 | 11.58% | |
E | 22972 | 7.85% | |
P | 22799 | 7.79% | |
D | 21106 | 7.21% | |
M | 19160 | 6.55% | |
S | 18658 | 6.38% | |
A | 17779 | 6.08% | |
T | 14065 | 4.81% | |
N | 11884 | 4.06% | |
V | 10512 | 3.59% | |
F | 8597 | 2.94% | |
I | 8058 | 2.75% | |
R | 7802 | 2.67% | |
Ĉ | 6081 | 2.08% | |
B | 5445 | 1.86% | |
Ŝ | 4735 | 1.62% | |
O | 4633 | 1.58% | |
H | 4207 | 1.44% | |
J | 3974 | 1.36% | |
G | 3153 | 1.08% | |
Ĝ | 2586 | 0.88% | |
U | 2455 | 0.84% | |
C | 1611 | 0.55% | |
Z | 333 | 0.11% | |
Ĵ | 317 | 0.11% | |
W | 268 | 0.09% | |
Ĥ | 144 | 0.05% | |
Y | 46 | 0.02% | |
X | 34 | 0.01% | |
Q | 9 | 0.00% | |
Ŭ | 8 | 0.00% | |
El 292561 vortoj |
La literofteco de la vortfinaj literoj normalokaze konsiderinde diverĝas de la ĝenerala literofteco. Por Esperanto en 2012 ĉi-tema statistikaĵo ne estis Interrete trovebla. Oni povas supozi tamen, ke la literoj A, E, I, J, L, M, N, O, S, U, kaj Ŭ estas plej oftaj. Ekzistas apenaŭ vortoj en teksto, kiuj ne tiel finiĝas. Jen rapida esploro de duone malnoveca kaj duone revua tekstokorpuso.
Vortfinaj literoj | |||
---|---|---|---|
litero | nombro | probablo | |
A | 44736 | 15.29% | |
O | 41269 | 14.11% | |
N | 37089 | 12.68% | |
J | 35399 | 12.10% | |
S | 33370 | 11.41% | |
E | 32608 | 11.15% | |
I | 25295 | 8.65% | |
L | 9524 | 3.26% | |
R | 8766 | 3.00% | |
U | 7730 | 2.64% | |
Ŭ | 4616 | 1.58% | |
M | 4293 | 1.47% | |
D | 2250 | 0.77% | |
T | 1627 | 0.56% | |
K | 838 | 0.29% | |
Ĉ | 527 | 0.18% | |
B | 472 | 0.16% | |
F | 380 | 0.13% | |
P | 300 | 0.10% | |
G | 259 | 0.09% | |
Y | 214 | 0.07% | |
V | 210 | 0.07% | |
H | 178 | 0.06% | |
W | 168 | 0.06% | |
C | 154 | 0.05% | |
Z | 123 | 0.04% | |
Ĥ | 80 | 0.03% | |
X | 41 | 0.01% | |
Ŝ | 19 | 0.01% | |
Ĝ | 13 | 0.00% | |
Ĵ | 13 | 0.00% | |
El 292561 vortoj |
Evidente okaze de Esperanto kun ĝiaj regulaj gramatikaj finaĵoj vortfina literofteco kaj senfinaĵa radikfina literofteco apenaŭ interrilatas.
Kvankam la koncepto de fonemo klare devenas el la parola lingvo, la lingvistiko evoluigis ankaŭ la koncepton de gestolingva fonemo. La artikulacilokojn de la parola lingvo anstataŭas kvar parametroj, kiuj difinas la malsamajn gestojn:
Ankaŭ mienoj kaj buŝmovoj, kiuj subtenas la manajn gestojn, estas foneme priskribeblaj.
Same kiel parolaj lingvoj, gestolingvoj povas havi malsame da fonemoj kaj eĉ alofonojn (t. e. unu el la parametroj en certa kunteksto ne distingas signifojn), tiel ke eblas eĉ gestolingvaj akĉentoj.
Iam la gestolingvajn fonemojn oni nomis ĥeremoj* (de la greka χείρ = mano).
En kelkaj lingvoj paragogo estas vortofiguro, kiu konsistas en la aldono de unu aŭ pluraj fonemoj fine de vorto. Oni nomas tion ankaŭ epitezo. Ekzemple, en la franca lingvo la aldono de "s" fine de "jusque" por formi "jusques" por faciligi la kunigon. La mala fenomeno en Esperanto estas la forigo en poezio de la fina fonemo -o de la substantivoj aŭ de la fina -a de la artikolo. Tiel oni plifortigas la ritmon aŭ oni atingas por la metriko unu malplian silabon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fonemo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.